Nehipotenuza nombro

En matematiko, nehipotenuza nombro estas natura nombro kies kvadrato ne povas esti prezentita kiel sumo de kvadratoj de du nenulaj entjeroj. Ekvivalente ĝi estas nombro kiu ne povas esti longo de hipotenuzo de orta triangulo kun entjeraj longoj de ĉiuj tri lateroj, aŭ alivorte ne povas esti la plej granda ero de pitagora triopo.

Ĉiuj nombroj 1, 2, 3 kaj 4 estas nehipotenuzaj nombroj. Nombro 5 ne estas nehipotenuza nombro ĉar 52=32+42.

La unuaj 50 nehipotenuzaj nombroj estas:

1, 2, 3, 4, 6, 7, 8, 9, 11, 12, 14, 16, 18, 19, 21, 22, 23, 24, 27, 28, 31, 32, 33, 36, 38, 42, 43, 44, 46, 47, 48, 49, 54, 56, 57, 59, 62, 63, 64, 66, 67, 69, 71, 72, 76, 77, 79, 81, 83, 84

Nehipotenuzaj nombroj estas tiuj entjeroj kiuj ne havas primajn faktorojn de formo 4k+1.

Kvankam nehipotenuzaj nombroj estas komuna inter malgrandaj entjeroj, ili estas des pli maloftaj ju pli grandaj nombroj estas konsiderataj. Tamen estas malfinie multaj nehipotenuzaj nombroj, kaj la kvanto de nehipotenuzaj nombroj ne pli grandaj ol x estas asimptote skalata kiel x/(log x).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti