Neil Young

kanada kantisto

Neil Young - naskiĝis la  12-an de novembro 1945(nun 1945-11-12) en Toronto, Ontario, do nun estas 78-jara - estas kanada rokmuzika kantisto. Ekde 1966 li en pli konzertas komence kun la muzikgrupo Buffalo Springfield, post ekde 1969 kun la grupo Crazy Horse, sed ankaŭ soloe kaj kun multaj aliaj artistoj kaj muzikgrupoj. Inter liaj plej popularaj kantoj estas The Needle and the Damage Done ("la pinglo kaj damaĝo jam farita", pri drogodependeco je heroino), Heart of Gold ("koro el oro"), Cinnamon Girl ("cinama knabino"), Sugar Mountain ("sukera monto"), Like a Hurricane ("samkiel uragano"), Rockin' in the Free World ("rokmuzikante en la libera mondo") kaj Hey Hey, My My. Inter multaj aliaj prezentoj en plej diversaj koncertejoj, li ankaŭ en 1968 partoprenis en la fama Woodstock-festivalo, kaj en februaro 2010 koncertis en la fina ceremonio de la Vintra Olimpiko 2010. Lia muzika stilo ĉiam estis tre varia, de "malmola" rokmuziko ĝis kontreo kaj folklora muziko. Fine de januaro 2010 li por sia dumviva verko ricevis la premion Grammy en speciala kategorio "muzikisto de la jaro".

Neil Young
en 2006
en 2006
Bazaj informoj
Naskonomo Neil Percival Young
Naskiĝo 12-an de novembro 1945 (1945-11-12) (78-jaraĝa)
en Toronto
Edz(in)o Pegi Young • Daryl Hannah
Ĝenroj rokmuziko
Instrumentoj gitaro, voĉo, buŝharmoniko, piano
Aktivaj jaroj 1966 ĝis nun
Retejo www.neilyoungarchives.com
Persona informo
Naskonomo Neil Percival Young
Aliaj nomoj Bernard Shakey • Don Grungio
Lingvoj angla
Loĝloko Omemee • Pickering • TorontoVinipego
Ŝtataneco KanadoUsono
Alma mater Kelvin High School
Familio
Patro Scott Young
Frat(in)o Astrid Young
Edz(in)o Pegi Young • Daryl Hannah
Amkunulo Carrie Snodgress
Okupo
Okupo kantistokantaŭtorofilmreĝisoromuzikisto • aŭtobiografo • muzikproduktistoaktoropianisto • filmaktoro • gitaristokantoverkisto • reĝisoro
TTT
Retejo http://www.neilyoungarchives.com/
vdr

Diskaro redakti

La oficialaj kaj tutmonde publikigitaj albumoj:

  • Buffalo Springfield (grupo Buffalo Springfield), 1966
  • Buffalo Springfield Again (Buffalo Springfield), 1967
  • Last Time Around (Buffalo Springfield), 1968
  • Neil Young, 1968
  • Everybody Knows This Is Nowhere, 1969
  • Deja Vu (grupo Crosby, Stills, Nash & Young), 1970
  • After the Gold Rush, 1970
  • Four Way Street (koncerte, grupo Crosby, Stills, Nash & Young), 1970
  • Harvest, 1972
  • Journey Through The Past (filmaj kantoj), 1972
  • Time Fades Away (koncerte), 1973
  • On The Beach, 1974
  • So Far (grupo Crosby, Stills, Nash & Young), 1974
  • Tonight's the Night, 1975
  • Zuma, 1975
  • Long May You Run (kun Stephen Stills), 1976
  • American Stars'n'Bars, 1977
  • Decade, 1977, kompilo
  • Comes a Time, 1978
  • Rust Never Sleeps, 1979
  • Live Rust (koncerte), 1979
  • Hawks And Doves, 1980
  • Re*ac*tor, 1981
  • Trans, 1982
  • Everybody’s Rockin’ ,1983
  • Old Ways, 1985
  • Landing On Water, 1986
  • Life, 1987
  • This Note's For You, 1988
  • American Dream (grupo Crosby, Stills, Nash & Young), 1988
  • Eldorado (albumeto, aperis nur en Japanio, Aŭstralio kaj Novzelando), 1989
  • Greatest Hits, 1989, aperis nur en Aŭstralio kaj Novzelando
  • Freedom, 1989
  • Ragged Glory, 1990
  • Weld, 1991, live
  • Arc, 1991, live
  • Harvest Moon, 1992
  • Unplugged (koncerte), 1993
  • Lucky Thirteen, 1993
  • Sleeps With Angels, 1994
  • Mirror Ball (kun la membroj de la muzikgrupo Pearl Jam), 1995
  • Dead Man (filmaj kantoj), 1996
  • Broken Arrow, 1996
  • Year Of The Horse (koncerte), 1997
  • Looking Forward (grupo Crosby, Stills, Nash & Young), 1999
  • Silver & Gold, 2000
  • Road Rock Vol.1 (koncerte), 2000
  • Are You Passionate?, 2002
  • Greendale, 2003
  • Greatest Hits (kompilo), 2004
  • Prairie Wind, 2005
  • Living With War, 2006
  • Neil Young Archives No.2 – Live At The Fillmore East 1970, 2006
  • Living With War – In The Beginning, lumdiskego, 2006
  • Neil Young Archives No.3 – Live At Massey Hall 1971, 2007
  • Chrome Dreams II, 2007
  • Déja Vu live, (Crosby, Stills, Nash & Young, Soundtrack), 2008
  • Neil Young Archives – Sugar Mountain-Live at Canterbury House 1968, 2008
  • Fork In The Road, 2009
  • Archives Volume 1 (1963–1972), 2009

Filmoj redakti

En la sekvaj, per vidbendoj aŭ lumdiskegoj publikigitaj filmoj Neil Young partoprenis kiel reĝisoro (r, sub la pseŭdonimo Bernard Shakey), scenaristo (s), aktoro (a), produktoro (p) respektive kameraisto (k) aŭ li komponis la muzikon (m). Filmoj, al kiuj li kontribuis nur unuopajn kantojn, ne listiĝas. La nomo skribita post la jarindiko notas la filman reĝisoron, se ne Neil Young mem estis la reĝisoro. Plure signiĝas filmoj, kiuj plejparte konsistas el vidbendaj (v) registriĝoj de muzikaĵoj.

  • Journey Through The Past, r/m (1972)
  • Rust Never Sleeps, r/m/v (1979)
  • Where the Buffalo Roam, m (1980, Art Linson)
  • Human Highway, r/a/m (1982)
  • Neil Young live in Berlin, m/v (1983, Michael Lindsay-Hogg)
  • Solo Trans, p/s (1984, Hal Ashby)
  • Made in Heaven, a (1987, Alan Rudolph)
  • 68, a (1988, Steven Kovacs)
  • Freedom, a/m/v (1989, Tim Hutton)
  • Love at Large, a (1990, Alan Rudolph)
  • Weld, r/a/m/v (1991)
  • Unplugged, m/v (1993, Milton Lage + Beth McCarthy)
  • The Complex Sessions, m/v (1994, Jonathan Demme)
  • Dead Man, m (1995, Jim Jarmusch)
  • Year of the Horse, a/p/m/v (1997, Jim Jarmusch)
  • Silver and Gold, a/p/m/v (2000, L. A. Johnson)
  • Neil Young Friends and Relatives: Red Rocks Live, a/m/v (2000, L. A. Johnson)
  • Live at St. Vicar, a/p/m/v (2003, Ned O'Hanlon)
  • Greendale, r/a/p/s/k/m (2003)
  • Prairie Wind, r/m/v (2005)
  • Heart of Gold, a/p/m/v (2006, Jonathan Demme)
  • Living With War – In The Beginning, p/r/m (2006)
  • Neil Young Archives No.2 – Live At The Fillmore East 1970, a/r/m (2006)
  • Neil Young Archives No.3 – Live At Massey Hall 1971, a/r/m (2007)
  • CSNY Déjà Vu, r/s/a (2008)

Eksteraj ligiloj redakti

Neil Young ĉe Interreta filma datumbazo (angle) Informoj pri Neil Young en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)