Nejthotep, probabla edzino de la faraono Hor-Aha[1] kaj reĝino regento de la heredanto Ĝer, de la unua egipta dinastio.

Nejthotep
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Naqada vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio Unua egipta dinastio vd
Edz(in)o Narmer vd
Infanoj Hor-Aha • Benerib vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Nejthotep skribita per hieroglifo

Aliaj historiistoj supozas ke Nejthotep estis edzino de Narmer,[2][3] kaj eĉ la patrino de la faraono Hor-Aha.[4]

Ŝia nomo Neithotep, signifas "la diino Nejt estas kontentigita", kaj indikas ke ŝi venis origine el la Malalta Egiptio kaj ke ŝia geedziĝo kun Hor-Aha, reganto de Alta Egiptio, havis la celon solidigi la unuiĝon inter la du regionoj, la Alta kaj la Malalta Egiptio.

Ŝia mastabo (53,4 x 26,7 m) troviĝas en Nakado kie estis eltrovita la sigelo de Hor-Aha, kun la simboloj de egipta faraono.

Referencoj redakti

  1. Grajetski Ancient Egyptian Queens: a hieroglyphic dictionary Golden House Publications, pg. 2
  2. J. Tyldesley, Chronicle of the Queens of Egypt, 2006, Thames & Hudson
  3. Aidan Dodson & Dyan Hilton, The Complete Royal Families of Ancient Egypt, Thames & Hudson (2004)
  4. Silke Roth: Die Königsmütter des Alten Ägypten von der Frühzeit bis zum Ende der 12. Dynastie. Wiesbaden 2001, S. 31–35