Nellore estas metropolo, ankaŭ administra centro de distrikto en subŝtato Andra-Pradeŝo en suda-orienta Barato.

Nellore
Metropolo
urbo • city of India • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 547 621  (2011) [+]
Loĝdenso 3 675 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 26′ N, 79° 58′ O (mapo)14.43333333333379.966666666667Koordinatoj: 14° 26′ N, 79° 58′ O (mapo) [+]
Alto 18 m [+]
Areo 149,02 km² (14 902 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Nellore (Andra-Pradeŝo)
Nellore (Andra-Pradeŝo)
DEC
Nellore
Nellore
Situo de Nellore
Nellore (Barato)
Nellore (Barato)
DEC
Nellore
Nellore
Situo de Nellore

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nellore [+]
vdr
Panoramo en Nellore

Geografio redakti

Nellore etendiĝas sur la marborda ebenaĵo laŭ dekstra bordo de rivero sur averaĝa alteco de 18 m tre proksime al Bengala Golfo. Tiu golfo troviĝas 24, Kadapa (urbo) 121, Ĉenajo 150, Kurnul 260, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 319, Bellari 336, Mumbajo 914, Kolkato 1269, ĉefurbo Delhio 1607 kilometrojn (aere) [1].

 
Stacidomo de Nellore

Demografio redakti

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 547 621 loĝantoj sur areo de 149,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 675 loĝantoj/km² [2].

Historio redakti

Nellore estis praa urbo sub multe da dinastioj (ekzemple Aŝoko, Ĉola dinastio). Ekde la 18-a jarcento la britoj regis. Nellore havis gravan rolon en apero de la telugua lingvo kaj formado de Andra-Pradeŝo.

Ekonomio redakti

Inter la urbokerno kaj la golfo etendiĝas fekunda tero kun signifa agrikulturo. La urbo mem havas industrian zonon. Kelkaj produktoj: ŝuoj, baterioj.

Trafiko redakti

En Nellore mem oni uzas ofte aŭtajn rikiŝojn, por pli longaj distancoj aŭtobusojn. La metropolo havas trairan vojon kaj fervojon irantaj laŭ la marbordo, krome estas vojoj al la marbordo, respektive al interno de la lando. Grava ponto tra la rivero estas apartenaĵo de la urbo.

Religio redakti

La loĝantoj estas hinduoj (79%), islamanoj (19%), kristanoj 1,5% kaj aliaj.

Klimato redakti

Nellore havas tropikan maran klimaton kun musono kaj varmaj, humidaj someroj kaj mildaj vintroj. La averaĝa pluvo jare estas 1069 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen tre ofte inter julio-decembro. La temperaturo varias inter 25-34 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans