Nelly Kim FURTADO (naskiĝis la  2-an de decembro 1978(nun 1978-12-02) (45‑jara), Victoria, Kanado) estas kanada kantistino kun portugala deveno (Azoroj).

Nelly Furtado
Nelly Furtado en Manchester Arena en la jaro 2007
Nelly Furtado en Manchester Arena en la jaro 2007
Bazaj informoj
Naskonomo Nelly Kim Furtado
Naskiĝo 2-an de decembro 1978 (1978-12-02) (45-jaraĝa)
en Viktorio
Edz(in)o Demacio Castellon • Hodgy
Deveno Kanado Viktorio, Kanado
Ĝenroj Popmuziko
R&B
Folko
World music
Profesio kantistino, tekstistino, instrumentistino, producento, aktorino
Instrumentoj kantado, gitaro, klavarinstrumento, ukulelo, trombono
Aktivaj jaroj 1996 - nuntempo
Eldoninto DreamWorks, Mosley Music Group, Geffen
Retejo www.nellyfurtado.com
Persona informo
Naskonomo Nelly Kim Furtado
Lingvoj anglaportugalahispana
Ŝtataneco PortugalioKanado
Alma mater Mount Douglas Secondary School
Familio
Edz(in)o Demacio Castellon • Hodgy
Amkunulo Timbaland
Infano Nevis Gahunia
Okupo
Okupo kantistomuzikisto • muzikologo • aktorogitaristokantaŭtoromuzikproduktisto • filmaktoro
TTT
Retejo https://nellyfurtado.com
vdr

Ŝiaj gepatroj (Maria Manuela kaj Antonio José Furtado) ne estis bonhavaj, tiel ŝi devis jam fruaĝe labori. Ŝi komence - somere - laboris kiel ĉambristino, sed jam tiam lernis muzikon, gitarludon, ukelelon. Ŝi komence ŝatis R&B-n, poste hiphopon. Post la gimnazio, Furtado translokiĝis al Toronto.

Ŝi dumtage vendis alarmilojn, nokte serĉis muzikpartnerojn. Tiel ŝi konatiĝis kun produktista paro The Philosopher Kings. Ili helpis ŝin fari albumon. La debut-kantoj alvenis en eldonejo Dreamworks, kie aperis ŝia albumo Whoa, Nelly’ en 2000. La albumo ricevis kvar Grammy-nomumojn, la kanto I’m Like a Bird iĝis la plej bona kanto de la jaro.

Ŝia sekva albumo aperis vintre de 2003, kun titolo Folklore. La albuma kanto Força iĝis la oficiala futbala himno de la portugala teamo en Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004.

En septembro 2003 ŝi havis sian filinon Nevis kun edzo Jasper Gahunia, sed divorcis en 2005 kaj edziniĝis en 2008 kun Demacio Castellon.

En marto 2007 ŝi revenis en sian gepatran landon Victoria por koncerto ĉe la Save-On Foods Memorial Centre. Je l'honoro de ŝia vizito, la tieaj estroj proklamis la 21-an de marto, la unuan printempotagon, kiel Tagon de Nelly Furtado (angle Nelly Furtado Day).

Muzika kariero redakti

2000-2002 Whoa, Nelly! redakti

La albumo, kiu markas la debuton de Nelly Furtado, estas Whoa, Nelly!, aperinta la 24-an de oktobro 2000, rikoltante grandan sukceson en la tuta mondo, alvenante la duan pozicion en Britio, la dekkvaran en Italio kaj la dudekkvaran en Usono per la oficiala unuopaĵo I'm Like a Bird, publikigita la 28-an de novembro 2000 en la tuta mondo. La unuopaĵo akiris la unuan pozicion en la Hit List Italia, la kvinan en la britan klasifikon kaj la naŭan en la usona Billboard 200. La dua eltirita unuopaĵo estis Turn Off the Light, la 14-an de aŭgusto 2001, kiu akiris la unuan pozicion en la Hit List Italia, la kvaran en la brita klasifiko kaj la kvinan en la Billboard 200. La 3-an de decembro 2001 aperas la kanzono Shit on the Radio (Remember the Days), kiu ne obtenis la saman sukceson de la antaŭaj unuopaĵoj. La kvara kaj lasta kanzono eltirita el Whoa, Nelly! estas Hey, Man!, publikigita la 16-an de junio 2002. Estis eltirita ankaŭ la kanzono Trynna Finda Way en la aŭtuno 2002, kiu estis parto de la sonstrio de la filmo Disney Pretty Princess. La albumo vendis sume ĉirkaŭ 6,5 milionojn da ekzempleroj en la tuta mondo.

2003-2005 Folklore redakti

La dua albumo de Nelly Furtado, Folklore, estis publikigita la 25-an de novembro 2003 kaj rikoltis diskretan sukceson. La unua unuopaĵo estis la sukceso Powerless (Say What You Want), kiu estis publikigita la 8-an de decembro 2003. Sekvis la grandsukcesaj Try kaj Força. La kvara kaj lasta kanzono eltirita el Folklore estis The Grass Is Green. Folklore vendis sume 2.800.000 ekzemplerojn. En 2005, Michael Bublé surdiskigis dueton kun Furtado, la internacian version de l’peco Quando Quando Quando.

2006-2008 Loose redakti

La tria albumo de Nelly Furtado, je granda sukceso en la tuta mondo, estis publikigita la 9-an de junio 2006 kaj vendis 8 milionojn da ekzempleroj iĝante la plej sukcesa albumo de Nelly Furtado. La unua unuopaĵo el la albumo estas Maneater, kiu rikoltas bonegan sukceson. El la albumo, kiu entenas multenombrajn kunlaborojn kun multaj artistoj, inter kiuj Timbaland, estis eltiritaj eĉ naŭ unuopaĵoj. La sekvaj estis Promiscuous, kantita kun Timbaland, No Hay Igual, Te Busqué, kunlabora verko kun Juanes publikigita nur en Germanio kaj Nord-Ameriko, All Good Things (Come to an End), per kiu ŝi sin prezentis en la Festivalo Sanremo 2007 kaj kiu ricevis bonegan juĝon de la kritiko, Say It Right, In God's Hands, Do It kaj Somebody to Love nur en Turkio kaj Grekio. Loose estis publikigita laŭ kvin malsamaj versioj: Loose Italian, Loose Japain, Loose Limited Summer Edition, Loose Limited Tour Edition kaj Loose: The Concert (Delŭe CD+DVD). Loose venkis multajn premiojn, inter kiuj Plej bona albumo de la jaro en la EMA's 2007 de MTV kun pli da 10 milionoj da ekzempleroj venditaj en la tuta mondo de junio 2006 ĝis oktobro 2007.

2009 Mi Plan redakti

Aperis la 11-an de septembro 2009 Mi Plan, kvara albumo kaj unua hispanlingva, devancita en junio de la unuopaĵo Manos Al Aire. En oktobro estis publikigita la dua unuopaĵo: Más. En februaro 2010 aperas en Italio Di Più, itala versio de Más. Bajo Otra Luz estas la tria oficiala kanzono eltirita el Mi Plan.

2010: The Best of Nelly Furtado – La unua kolekto redakti

Inter majo kaj junio ŝi kunlaboris kun la repisto N.E.R.D en Hot-N-Fun. La kantistino revenis en la muzikan merkaton la 16-an de novembro 2010 per la publikigo de sia unua kolekto, The Best of Nelly Furtado [1]. La albumo estis devancita de la kanzono Night Is Young[2]. La disko entenas dekkvar grandajn sukcesojn de la kantistino kaj aliajn du neeldonitaĵojn, Girlfriend in the City kaj Stars [3]. Samtempe ŝi anoncis, ke ŝia kvina albumo Lifestyle aperos en 2012 [1].

Diskaro redakti

Albumoj redakti

Jaro Titolo Pozicio Mondaj vendoj
UWC U.S.A. CAN UK GER AUS FRA
2000 Whoa, Nelly! 17 24 2 2 14 4 37

6,5 milionoj

2003 Folklore 31 38 18 11 4 82 122

3 milionoj

2006 Loose 1 1 1 4 1 4 5

10 milionoj

2009 Mi Plan 28 39 20 - 5 - -

500.000

Unuopaĵoj redakti

Jaro Titolo Pozicio Albumo
WW U.S.A. U.S.A. Pop U.S.A. Dance CAN UK AUS GER SVI EUR ITA NZ OL PORT POL
2000 "Party's Just Begun (Again)" Whoa, Nelly!
2000 "I'm Like a Bird" 7 9 6 1 5 2 41 17 1 2 4 3
2001 "Turn off the Light" 3 5 3 1 7 4 7 31 2 22 1 7 3
"Shit on the Radio (Remember the Days)" 25 14 18 53 67 43 28 5 7
2002 "Hey, Man!" 20 49 87
"Trynna Finda Way"
2003 "Powerless (Say What You Want)" 9 109 5 6 13 34 8 16 23 26 16 5 8 Folklore
2004 "Try" 28 9 15 61 31 22 25 19 10 1
"Força" 20 76 40 9 5 22 34 3 1
"Explode" 86 34 38 13
2005 "The Grass Is Green" 65 90
2006 "Maneater" 4 16 13 1 2 1 3 4 1 1 9 2 10 1 1 Loose
"Promiscuous" (kun Timbaland) 4 1 1 1 1 3 2 6 6 2 8 1 9 2 2
"No Hay Igual" (kun Calle 13)
"All Good Things (Come to an End)" 5 86 59 1 5 4 12 1 1 1 1 12 1 17 1
"Te Busqué" (kun Juanes) 16 79 47 4
2007 "Say It Right" 2 1 1 1 1 10 2 2 1 1 1 1 2 1 1
"In God's Hands" 116 33 70 20 15 5
"Do It" 59 88 60 1 11 75 24 22 30 24 4 17 16 8 4
2008 "Somebody to Love"
2009 "Manos al Aire" 2 8 8 2 1 Mi Plan
"Más"
2010 "Night Is Young" 20 33 The Best of Nelly Furtado
WW U.S.A. U.S.A. Pop U.S.A. Dance CAN UK AUS GER SVI EUR ITA NZ OL PORT POL

Kunlaboradoj redakti

Filmografio redakti

Jaro Titolo Rolo Notoj
2001 Roswell Si mem Kantante "I'm like a Bird"
2006 Floribella Si mem Kantante "Maneater"
2007 One Life to Live Si mem Kantante "Say It Right" kaj "Promiscuous"
2007 CSI: NY Ava Brandt Rolas Ava-n, profesian ŝtelistinon akuzitan pri hommortigo.
2007 Punk'd Si mem
2008 Max Payne Christa Balder Edzino de la plej bona amiko de Max Payne
2010 Big Brother Brasil Si mem Viva performanco[4]

Referencoj redakti