Listo de nemateria kultura heredaĵo de Unesko

(Alidirektita el Nemateria kultura heredaĵo)

La Listo de nemateria kultura heredaĵo de Unesko estas 'reprezenta listo de majstroverkoj el la parola kaj nemateria heredaĵo de la homaro'. Temas pri elementoj de la homa kulturo, kiuj esprimiĝas senpere per homaj scioj kaj kapabloj, ne per konstruaĵoj aŭ aliaj objektoj: parolaj tradicioj kaj esprimoj, podiaj artoj, sociaj kutimoj, ritoj kaj festoj, tradiciaj scioj kaj kutimoj rilate al la naturo kaj la universo, kaj scioj kiuj rezultas el tradiciaj metioj. Multaj el tiuj kulturaj heredaĵoj estas transdonataj de generacio al generacio kaj tiel povas evolui.

Simbolo de la nemateria kultura heredaĵo
La masko de la teatro Noo. Japanio estis la unua lando, kiu leĝdonis por protekti sian nematerian kulturan heredaĵon.

UNESKO aktivas internacia pri la protekto de nemateria kultura heredaĵo. En la jaroj 2001, 2003 kaj 2005 ĝi proklamis 90 da ili "majstroverkoj de la parola kaj nemateria heredaĵo de la homaro". En 2003 ĝi iniciatis konvencion pri konservado de la nemateria kultura heredaĵo[1]. Ĝis novembro 2013 la konvencion aliĝis 157 ŝtatoj[2].

En aprilo 2006 ĝi ekvalidis pro ratifiko fare de 30 ŝtatoj.

Ekzemploj de nemateria kultura heredaĵo de Unesko estas la muziko de la migrantaj bardoj Baul en Bangladeŝo ekde 2005, la hispana flamenko[3] kaj la portugala kantostilo fado, agnoskita de Unesko en 2011[4]jogo en 2016[5].

Naciaj heredaĵo-listoj kaj Esperanto redakti

La procesio de Kristokorpa Festo en Loviĉo en Pollando, kiu estas enskribita sur la polan liston de nemateria kultura heredaĵo

Ekzistas ankaŭ naciaj heredaĵo-listoj. En la listo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Pollando ekde novembro 2014 enestas la lingvo Esperanto[6] kaj ekzemple la katolika procesio de Kristokorpa Festo en Loviĉo (vidu la apudan foton).

Esperanto estas ankaŭ nemateria kultura heredaĵo en Kroatio ekde februaro 2019.[7]

Pliaj naciaj heredaĵo-listoj ekzistas ekzemple en Aŭstrio, Ĉinio, Svislando ("Listo de vivantaj tradicioj") kaj en la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. En Pinzgau flegatas ĉiujare la Luktado ĉe Hundstein.

Referencoj redakti

  1. Text of the Convention for the Safeguarding of Intangible Cultural Heritage (angle) (HTML). Unesko. Alirita 2013-12-15.
  2. Convention for the Safeguarding of the Intangible Cultural Heritage. Paris, 17 October 2003 (HTML). Unesko. Alirita 2013-12-15.
  3. El flamenco es declarado Patrimonio Cultural Inmaterial de la Humanidad por la Unesco, Yahoo Noticias, 16a de novembro 2010, konsultita samtage.
  4. Le Fado, chant populaire urbain du Portugal (france) (HTML). Unesko. Alirita 2013-12-15.
  5. Yoga, heritage of humanity, Unesco, 2016.
  6. "Esperanto – pola kultura heredaĵo" (artikolo de 2014-11-21 en "La Balta Ondo"; rigardita je 2014-11-25
  7. Republika Hrvatska - Ministarstvo Kulture (2019-02-11). Rješenje (kroate). Arkivita el la originalo je 2019-02-24. Alirita 2019-02-24.

Vidu ankaŭ redakti

Heredaĵo

Ekstera ligilo redakti

(angla) Prelego de profesoro Máiréad Nic Craith pri ne-materia kultura heredaĵo kaj kial ĝi gravas; Intangible Heritage - Why should we care? , TEDxHeriotWattUniversity