Nematoceroj (latine Nematocera) formas subordon de dipteraj insektoj, kies antenoj estas ĝenerale fadenformaj, de ĉi tie ankaŭ la nomo de tiu subordo (el la greka nēma-tos, fadeno, kaj kera-tos, korno). Tiu termino estas ofte uzata pri dipteroj kun trajtoj de muŝetoj aŭ de mostikoj, kontraŭe al tiuj, kiuj pli similas al muŝoj (braĥiceroj = malkongaj antenoj).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nematoceroj
Aedes aegypti, la moskito vehiklo de ĉikungunjo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Flugilaj insektoj Pterygota
Infraklaso: Neoptera
Superordo: Endopterygota
Ordo: Diptera
Schiner, 1862
Subordo: Nematocera
Infraordoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oni konsideras, ke preskaŭ 50 000 specioj nun vivas en la mondo. Tamen, granda nombro da nematoceroj malaperis, kun specioj malkovritaj en sukceno aŭ kiel fosilioj.

Listo de la familioj redakti

  • Subordo: Nematoceroj Nematocera (neformale "kuloj", etimologie laŭ la familio Culicidae)
  • Trichoceridae
  • Tipulidae
  • Limoniidae
  • Blephariceridae
  • Cylindrotomidae
  • Ptychopteridae
  • Psychodidae
  • Dixidae
  • Chaoboridae
  • Culicidae (inter ili la moskito)
  • Thaumaleidae
  • Simuliidae
  • Ceratopogonidae
  • Chironomidae Ĥironomedoj
  • Anisopodidae
  • Hesperinidae
  • Bibionidae
  • Scatopsidae
  • Macroceridae
  • Synneuridae
  • Cecidomyiidae
  • Mycetophilidae
  • Sciaridae