Nemortemuloj (Persio)

Nemortemuloj estis elita trupo kaj kerno de armeo de persaj reĝoj el Aĥemenida dinastio de la 6-a jarcento a.K. ĝis la 4-a jarcento a.K. La trupo konsistis el 10 000 nobelaj batalantoj, kiuj okaze de perdoj estis anstataŭataj pri soldatonovuloj, do ilia nombro restadis konstanta. En la trupon estis akceptataj nur personoj de Medeia aŭ Persa deveno.

Du aĥaimenaj Nemortebluloj

Termino Nemortemuloj estas tradiciata ĉe Herodoto (athanatoi) kaj pli poste uzata de ceteraj antikvaj historiistoj kaj verkistoj. Ŝajnas, ke Persoj mem ne konis ĝin kaj Herodoto nur mistradukis persan vorton anúšija (taĉmentoj, trupoj). Ĉefaj armiloj de Nemortemuloj, kiuj batalis kiel infanteriistoj estis pafarko, sagoj kaj longa lanco.

Grandan utiligon akiris ĉi tiuj disciplinemaj kaj bone ekzercititaj batalantoj prefere en periodo de Grek-persaj militoj en la 5-a jarcento a.K. kaj poste dum bataloj de Dario la 3-a kontraŭ armeo de Aleksandro la Granda. Informoj de antikvaj kronikistoj, ke la sama militista trupo ekzistis ankaŭ en periodo de Sasanidoj nun ne estas ĝenerale akceptataj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nesmrtelní (Persie) en la ĉeĥa Vikipedio.