Nihilismo

filozofia vidpunkto
(Alidirektita el Neniismo)

Nihilismo (el la latina nihil "nenio") estas filozofio, kiu pridubas (en sia ekstrema formo—absolute neas) ĝenerale akceptitajn valorojn, idealojn, normojn de moralo, kulturon aŭ fundamentajn konceptojn,[1][2] kiel objektiva vero, scio, moralo, valoroj aŭ la signifo de vivo.[3] Diversaj nihilismaj pozicioj tenas en malsamaj manieroj, ke homaj valoroj estas sensencaj, ke vivo estas sensenca, ke scio estas neebla.[4][5] Granda antaŭulo de neniismo estis Friedrich Nietzsche kiu juĝis ke valoras nur celado al supervaloro. Neniismo estas videbla ankaŭ ĉe ekzistadistoj, ekz. Jean-Paul Sartre laŭ kiu homo kaj mondo estas mema absurdo. Laŭ Sartre valoras nur heroa agado kontraŭ la naturo de la mondo kiu agus kvazaŭ io estus valoreca. Friedrich Heinrich Jacobi estis influa germana filozofo kaj elstaris ĉar stampis la terminon "Neniismo" kaj disvastigis ĝin kiel unua problemo de la pensaro de la Klerismo partikulare en la filozofaj sistemoj de Baruch Spinoza, Immanuel Kant, Johann Fichte kaj Friedrich Schelling.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Crosby, Donald A.. (1998) “Nihilism”, Routledge Encyclopedia of Philosophy. Taylor and Francis. doi:10.4324/9780415249126-N037-1. ISBN 9780415250696. “Kiel ĝia nomo implicas, filozofia nihilismo estas filozofio de neado, malakcepto aŭ neado de iuj aŭ ĉiuj aspektoj de penso aŭ vivo.”.
  2. Deleuze, Gilles. (1962) Nietzsche and Philosophy. London: The Athlone Press. ISBN 978-0-231-13877-2. “Nietzsche nomas la entreprenon nei vivon kaj malplivalorigi ekzistadon nihilismo.”.
  3. Veit, Walter (2018). “Existential Nihilism: The Only Really Serious Philosophical Problem”, Journal of Camus Studies, p. 211–236. doi:10.13140/RG.2.2.26965.24804. 
  4. Pratt, Alan. Nihilism. Internet Encyclopedia of Philosophy. Arkivita el la originalo je 2010-04-12.
  5. The Meaning of Life. Stanford Encyclopedia of Philosophy.