Neniu vera skotoargumento el pureco temas pri neformala paralogismo, porokaza klopodo tenadi misrezonitan aserton. Alfrontite de kontraŭekzemplo al universala aserto ("neniu skoto farus tion"), anstataŭ nei la kontraŭekzemplon aŭ malakcepti la originalan aserton, faranto de ĉi tia paralogismo modifas la subjekton de la aserto por ekskluzivi la specifan kazon, aŭ aliaj similaj, per retoriko, sen cito de iu objektiva regulo ("neniu vera skoto farus tion").

La vorto "skoto" estas kompreneble ajna. La paralogismo povus samsence nomiĝi "neniu vera anglo", "neniu vera ĉino", "neniu vera Esperantisto", ktp.

Ekzemploj redakti

Filozofia profesoro Bradley Dowden klarigas la paralogismon kiel "porokazan savon" de malkonfirmita ĝeneraliga klopodo. Jen estas simpligo:

Persono A: Neniu skoto manĝas kaĉon kun sukero.
Persono B: Sed mia onklo Angus estas skoto, kaj li ŝatas kaĉon kun sukero.
Persono A: Ho, jes ja, sed neniu vera skoto manĝas kaĉon kun sukero.

La eseisto Spengler komparis distingadon inter "plenkreskaj" demokratioj, kiuj neniam agresas, kaj "komencantaj demokratioj", kiuj povas agresi, kun la "Neniu vera skoto" paralogismo. Spengler asertas, ke "politikaj sciencistoj" klopodis savi la usonan "akademian dogmon", ke demokratioj neniam agresas, asertante ke neniu vera demokratio agresas.

Origino redakti

La enkonduko de la termino estas atribuita al Brita filozofo Antony Flew, kiu en sia 1975-a libro, Thinking About Thinking (Pensado pri pensado), skribis:

Imagu skoton Hamish McDonald, sidante kun sia [ĵurnalo] Glasgow Morning Herald, trovinte artikolon, "Sekskrimulo el Brighton (Anglio) trovas pluan viktimon". Ŝokite, Hamish asertas, ke "Neniu skoto krimus tiel". La sekva tago li sidas por denove legi la ĵurnalon, kaj ĉi-foje, trovas artikolon pri viro el Aberdeen (Skotio) kies brutalaj agoj kvazaŭ ŝajnigas la anglan sekskrimulon ĝentila. Ĉi tiu fakto pruvas, ke la opinio de Hamish malpravis, sed ĉu li konfesos tion? Certe ne. Ĉi tiam li diras: "Neniu vera skoto krimus tiel".

Vidu ankaŭ redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo No true Scotsman en la angla Vikipedio.