Nenombro

valoro uzata por neprezentebla nombra dateno

Nenombro estas speciala kodo, uzata en komputiko por priskribi rezulton de komputado kiu ne estas nombro. Ekzemple ĝi povas aperi pro kalkulo de 0/0.

NaN (el la anglalingva not a number) estas simbolo de nenombro en multaj programlingvoj.

Ĝenerale uzado de nenombroj multe dependas de uzata procesoro kaj de elektitaj opcioj de komputado.

Nenombro estas aŭ laŭta aŭ mallaŭta. La laŭta igas halton de la daŭra kalkulado se ĝi estas argumento de iu operacio. La mallaŭta ebligas kontinuon de kalkulado, kutime produktante novajn nenombrojn.

Nenombro estas ne pozitiva nek negativa nek nula. Tipe, komparo kun nenombro estas ĉiam malvera; nenombro eĉ ne egalas sin mem.

Nenombroj kutime povas aperi dum uzado de glitkomo. Dum kalkulado kun entjeraj variabloj nenombroj ne estas uzataj, ĉar ĉiu kodo, reprezentata per iu kombino de la donita kvanto de bitoj, signifas iun entjeron (ekzemple −32768 … 32767 por 16-bitaj nombroj), kaj mankas superfluaj kodoj por reprezenti nenombron.

Nenombro ĝenerale ne estas la sama kiel malfinio.