Neogeno

dua periodo (el tri) de erao kenozoiko; ĉ. 23–3 milionoj da jaroj antaŭe
Geologiaj periodoj (simpligita)
komenco Antaŭ Nuno kaj longo de daŭro en mil. da jaroj (rondumitaj al entjeroj)
eono erao periodo p d
 fanerozoiko   kenozoiko  kvaternaro 3 3
neogeno 23 20
paleogeno 66 43
 mezozoiko kretaceo 145 79
ĵurasio 201 56
triaso 252 51
 paleozoiko permio 299 47
karbonio 359 60
devonio 419 60
silurio 443 24
ordovicio 485 42
kambrio 541 56
proterozoiko 2500 1959
arĥaiko 4000 1500
hadaiko 4600 600

Neogeno estas geologiaj periodo kaj sistemo por la geologia temposkalo de la Internacia Komisiono pri Stratigrafio (IKS) starte antaŭ 23.03 ± 0.05 milionoj da jaroj kaj fine antaŭ 2.588 milionoj da jaroj. Ĝi estas la dua periodo en Kenozoiko, sekvas al Paleogeno kaj estas sukcedata de Kvaternaro. Neogeno estas subdividata en du epokoj, la pli supra Mioceno kaj la pli posta Plioceno.

Neogeno kovras ĉirkaŭ 20 milionoj da jaroj. Dum tiu periodo, mamuloj kaj birdoj pluevoluis la pli modernaj formoj, dum aliaj vivogrupoj restis relative senŝanĝe. Fruaj homedoj, prahomoj, aperis en Afriko. Okazis kelkaj kontinentaj movoj, el kiuj plej grava estus la konekto de Norda kaj Suda Ameriko ĉe la Istmo de Panamo, malfrue en Plioceno. Tio fortranĉis oceanajn fluojn inter Atlantiko kaj Pacifiko, kaŭzante klimatajn ŝanĝojn kaj kreante la aperon de la Golfa Marfluo. La tutmonda klimato malvarmiĝis konsiderinde laŭlonge de Neogeno, fine en serio de kontinentaj glacialojn en la venonta Kvaternaro.