Neoterikoj

avangardaj antikvaj grekaj kaj romaj poetoj

La neoterikoj (helene νεωτερικοί "plinovuloj" aŭ "modernuloj," latine poetae novi "novaj poetoj") estis serio de avangardaj grekaj kaj latinaj poetoj, kiuj verkis dum la Helenisma Epoko (323-31 a.k.e.). La neoterikaj poetoj intence forturnis sin de la klasika Homera epopeo. Anstataŭ koncentri sin al la agoj de antikvaj herooj kaj dioj, ili propagis novan stilon de poezio per rakontoj, kiuj okazis malpli grandskale laŭ temoj kaj kadroj. La periodo, kiam tiuj poetoj verkis, estas fojfoje nomata la neoterika periodo.

Kvankam la poemoj de la neoterikoj ŝajnas temi pri bagatelaĵoj, oni tamen vidis, kaj ankoraŭ vidas ilin, kiel subtilajn kaj lertajn verkojn.

Grekaj neoterikoj redakti

La plej famaj grekaj neoterikoj estis la Aleksandriaj grekoj, Kalimako, kiu verkis multajn epigramojn, kaj Teokrito, bukolika (paŝtisma) poeto el Sicilio.

Latinaj neoterikoj redakti

Influitaj de la grekaj neoterikoj, la latinaj neoterikoj aŭ "poetae novi" (novaj poetoj, skribantaj dum la 1-a jarcento a.K.) malakceptis tradiciajn sociajn kaj literaturajn normojn. Ilian poezion karakterizas konciza konstruado, ludema uzado de ĝenro, vortludado, kaj kompleksaj aludoj. La plej grava pluvivanta latina neoteriko estas Katulo. La moderna versio de liaj verkoj estas derivata de unusola kodekso, kiu aperis en la 14-a jarcento en lia hejma vilaĝo Verona, sed jam estas perdita. Lia poezo ekzemplas la elegantan vortuzon, metron kaj sonon, pri kiu la neoterikoj strebis, kaj balancas ĝin kun la egale grava aluda elemento de ilia stilo.

Latinaj poetoj, kiujn oni normale klasifikas kiel neoterikoj, estas Katulo kaj liaj samtempanoj Helvius Cinna, Publius Valerius Cato, Marcus Furius Bibaculus, Quintus Cornificius, ktp. Iuj neoterikaj stilaj trajtoj povas esti vidataj ankaŭ en la verkoj de Virgilio, kiu apartenis al unu generacio post la poetae novi. Ili foje estis subjektoj de la malestimo de pli maljunaj, pli tradicie pensantaj romianoj kiel Kikero.