La nepala hirundo (Delichon nipalensis) estas eta paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae). Ĝi estas birdo de la montaroj de suda Azio, kiu reproduktiĝas inter 1000 m kaj 4000 m, sed ĉefe sub 3000 m en rivervaloj kaj rokarbaraj montokrestoj. La nomiga raso D. n. nipalense estas nemigranta loĝanto en Himalajo el distrikto Garhvalo tra Nepalo kaj orienten al okcidenta Birmo. La orienta formo D. n. cuttingi troviĝas en norda Brimo, ĉe la landlimo kun Ĉinio ĉe Junano, kaj en norda Tonkino, Vjetnamo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nepala hirundo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Delichon
Specio: D. nipalensis'
Delichon nipalensis
(Horsfield & Moore, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Plenkreskulo de Nepala hirundo estas 13 cm longa, brilmetale malhelblua supre kun blanka pugo, kaj blankaj subaj partoj, inklude subflugilojn. Ili diferenciĝas el Azia murhirundo kaj el Murhirundo pro tio, ke ĝi havas nigrajn gorĝon kaj subvoston kaj pli kvadratan voston. D. n. cuttingi estas pli granda kaj havas pli ampleksan nigran gorĝon ol la nomiga subspecio.

Junuloj estas pli senkoloraj, kun sablokoloraj subaj partoj kaj malpli nigra gorĝo.

Tiuj estas ege silentemaj birdoj, kun eventuala ĉi-i farata dumfluge.

Kutimaro redakti

La Nepala hirundo estas klifa nestumanto, kiu reproduktiĝas en kolonioj sub kornicoj aŭ ĉe vertikala klifo. Ili tre rare nestumas ĉe konstruaĵoj. La nesto estas profunda elkota preskaŭsfero kovrita de herberoj aŭ plumoj. La ino demetas kutime 3 aŭ 4 ovojn kaj poste eĉ duan ovodemetadon. Ambaŭ seksoj konstruas la neston, kovas la ovojn kaj manĝigas la idojn.

Tiu orientalisa specio manĝas insektojn dumfluge.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Turner, Angela K; Rose, Chris. (1989) A handbook to the swallows and martins of the world. Christopher Helm. ISBN 0-7470-3202-5.