Nepomuk

urbo en Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nepomuk (apartigilo)

Nepomuk estas urbo kun 3 560 loĝantoj (2023) situanta en distrikto Plzeň-sudo en Ĉeĥio.

Nepomuk
germane Pomuk
urbo
Urba ofico en Placo de A. Němejc
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nepomuk
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Plzeň-sudo
Administra municipo Nepomuk
Historia regiono Bohemio
Montaro Blatna montetaro
Rojo Mihovka
Situo Nepomuk
 - alteco 449 m s. m.
 - koordinatoj 49° 29′ 10″ N 13° 34′ 55″ O / 49.48611 °N, 13.58194 °O / 49.48611; 13.58194 (mapo)
Areo 12,78 km² (1 278 ha)
Loĝantaro 3 560 (2023)
Denseco 278,56 loĝ./km²
Fondo 1250
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 304 03 ĝis 335 03
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0324
NUTS 5 CZ0324 558109
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nepomuk
Retpaĝo: www.nepomuk.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kozlovice, Mileč, Klášter, Neurazy, Prádlo, Vrčeň, Žinkovy, Třebčice kaj Tojice.

Historio redakti

Staplovilaĝo nomata Pomuk estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1250 ĉe cisterciana monaĥejo (ĝi estis fondita en 1144, pli malfrue ĝi pereis per unuiĝo de Pomuk kun najbara vilaĝo Přesanice), je urbo ĝi estis avancita en la jaro 1413 de reĝo Venceslao la 4-a. Laŭ tradicio ĉi tie naskiĝis Johano Nepomuka (en limdisiĝo de jaroj 13401345), kiu estis morttorturita en 1393 kaj en la jaro 1729 li estis sanktuligita. Post husanaj militoj la sinjorujon akiris Šternberkidoj kaj en la 18-a jarcento Martinicidoj.

Preĝejo de sankta Jakobo situanta en placo devenas devene el la 13-a jarcento (el tiu tempo konserviĝis portalo), hodiaŭ ĝi havas barokan aspekton el duono de la 18-a jarcento. Baroka pilgrima preĝejo de sankta Johano Nepomuka (17341738) situas en loko de naskodomo de la sanktulo. Super Nepomuk situas frue baroka kastelo Zelená Hora, kiun konstruis Šternberkidoj en la 2-a duono de la 17-a jarcento. En ties najbareco estas gotika preĝejo de Ascendotago de Virgulino Mario, alikonstruita en la 1688 – en ĝia areo oni filmis filmon Nigraj baronoj.

Urba muzeo en la placo ekspozicias bildojn kaj statuojn de sankta Johano Nepomuka. Pluaj ekspozicioj dediĉas sin al la historio de la urbo, ĉi tie estas ankaŭ ekspozicio de armiloj kaj galerio de pentristo Augustin Němejc (18611938), naskinto en la urbo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 572
18802 967
18902 668
19002 506
19102 532
19212 478
JaroLoĝantoj
19302 448
19502 331
19612 568
19702 616
19803 206
19913 211
JaroLoĝantoj
20013 546
20113 809
20143 818
20163 755
20173 716
20183 696
JaroLoĝantoj
20193 732
20203 735
20213 564
20223 550
20233 560