Nereduktebla komplekso

"Nereduktebla komplekso" estas koncepto enkondukita de Michael Behe en sia libro Darwin's Black Box ("La nigra skatolo de Darwin") por priskribi iujn sistemojn kies funkciado dependas de la interago de multaj partoj, ĉiuj absolute nepraj.

Tiu koncepto estis utiligita de Michael Behe en sia prezentado de la teorio de inteligenta projekto (ID), kiel kazo de fenomeno kiun la teorio de evoluismo ne estus sufiĉe provizita por ĝin ekspliki ĉar la sistemoj de nereduktebla komplekseco ne povas sin formi per malrapida kaj sinsekva evoluo, sed postulas esti projektataj kaj alestigataj ĉiuj kune kaj samtempe pere de inteligenta projektanto.

Definoj redakti

La origina difino pri "nereduktebla komplekseco" de biokemiisto Behe estas:

  • Unuopa sistemo komponita per diversaj eroj interagantaj kontribuantaj al la baza funkciado, kaj por kiu la malestiĝo de iu ajn el la partoj provokus la ĉeson de la funkciado de la sistemo.[1]

Oni rimarku ke Behe proponis duan difinon, tiun "evoluisman":

  • Evoluisma trairo en stato de nereduktebla komplekseco estas tiu kiu entenas unu aŭ diversajn pasojn neselektitajn (nome, unu aŭ diversaj mutacioj necesaj sed neselektitaj. La grado de komplekseco estas la nombro de pasoj neselektitaj dumtrairaj).[2]

Alia difino estis aranĝita de subtenanto de ID (Inteligenta dezajno), filozofo kaj teologo William Dembski:

  • Sistemo kiu efektivigas bazan funkciadon estas enkadrebla inter neredukteblaj kompleksaĵoj se ĝi estas dotita per partoj strikte muntitaj, reciproke interaktivaj, ne senfundamente identigitaj tiaj ke ĉiu el tiuj partoj estas bezonata por konservi la bazan, do la originan, funkciadon. La kunigita tuto de tiuj nepraj partoj estas konata kiel nukleo nereduktebla de la sistemo.[3]

Kazoj de nereduktebla komplekseco redakti

Kiel ekzemplo de "nereduktebla komplekseco", Behe ilustras la kazon de la muskaptilo konstituita per kvin partoj: ligna tableto sur kiu estas najlita malgranda kaptilo; risorto en la ĝusta pozicio por ke ĝi ekklikiĝu; metala bastoneto kiu tenu la risorton malfermita; peco da fromaĝo kiel logaĵo.[4] Behe argumentas ke, kvankam la muskaptilo estas maĥino tre simpla, ĝia strukturo ne povas esti reduktita, simpligita: ne okazas ke la maĥino pro manko de unu peco funkcias malpli bone, male tute ne funkcias! La konkludo de Behe estas: “la maĥino ne povis formiĝi iom post iom, per aldonaĵoj kaj plibonigaĵoj, sed la kaptilo devis esti realigita tia ekde la unua momento, projektita tute por iu preciza celo, nome la kapto de la muso.

Behe atentigas ankaŭ pri aliaj maĥanismoj, kiujn, laŭ lia opinio, la teorio de evoluismo ne sukcesas ekpliki, kiel la koagulado de la sango, la imuna sistemo kaj flagelo.

Opinio de la scienca komunumo pri la nereduktebla komplekso redakti

Se diversaj scienculoj adheris al tiu teorio, la plej granda parto de la scienca komunumo kritikis kaj engaĝiĝis refuti la novan teorion kiu pretendas krizigi la teorion de evoluismo. Aparte kontraŭ ĝi fervoriĝis la kontraŭantoj de la teorio de la ID (Inteligenta dezajno). Ili rimarkas ke la ekzemploj enkampigitaj de Behe ne enkadreblus en la koncepto pri “nereduktebla komplekseco; [5] eĉ la muskaptilo povus formiĝi laŭgrade! [6] Ĝererale neniu el la de li cititaj ekzemploj estis, post kontrola logika kaj sperta ekzameno, taksata nereduktebla.

Oni aparte obĵetis ke se oni ankoraŭ ne konas la meĥanismojn kiuj evoluigis la vivon, oni ne povas paroli pri Inteligenta dezajno.[7]

La nereduktebla komplekso kiel pruvo por subteni la “Inteligentan projekton” redakti

La partianoj de inteligenta projekto utiligas tiun nocion por referenci al tiuj biologiaj sistemoj kiujn ili juĝas rezultoj de iu ajn serio da malgrandaj mutacioj. Ili deduktas ke iu ajn formo malpli kompleta de tiu sistemo neniel funkcius kaj tial ne povus supervivi en procezo de natura selektado. Tial, sistemoj provizitaj per neredukteblaj komplekseco ne povas esti eskplikitaj per la teorio de evoluismo: el tio inferenceblus la nepreco de interveno de inteligenta projektisto kiu kreintus la vivon aŭ gvidus ĝian evoluon. [8]

Charles Darwin mem formulis la pruvon por ke oni povu “falsigi” la evoluisman teorion, tiel ĝin prezentante en La origino de specioj:[9]

  • "Se oni povus malkovri la ekziston de iu ajn kompleksa organismo, kiu ne povintus formiĝi pere de serio da malgrandaj sinsekvaj mutacioj, mia teorio absolute ne povus stari. Sed mi da tiaj trovis neniun."

Tiurilate Behe, en intervjuo al ĉiutaga ĵurnalo Avvenire, asertas:[10]

  • "La scienca esploro pruvis ke la fundamento de la vivo, la ĉelo, estas mastrumata per kompleksa kaj komplika molekula maĥino. Troviĝas, laŭlitere, molekulaj malgrandaj kamionoj kaj malgrandaj busoj kiuj aktivas en la ĉelo kaj malgrandaj eksterŝelaj aktoroj kiuj al ĝin taŭgigas moviĝi. Pri tiaj apartaĵoj provizas pli bonan trarigardon se oni ĝin konsideras rezulto de projekto ol se frukto de hazardo kaj de la natura selektado. La nigra skatolo estas la ĉelo. Darwin, same kiel aliaj scienculo tiuepokaj, pri ĝi havis nesufiĉan scion kaj opiniadis ke ĝi estus multe simpla. Hodiaŭ ni scias, male, ke ĝi estas enorme kompleksa kaj plurere riĉa, allasanta impreson ke ĝi estis eksplicite projektita. La nereduktebla komplekseco estas ligita al la fakto ke ĉiuj maĥinoj, por funkcii, bezonas diversajn komponantojn kaj blokiĝas se senigitaj je tiuj nepraj."

La debato pri la neredukteblaj kompleksoj koncernas du problemojn: ĉu la neredukteblaj kompleksoj vere povus ekzisti kaj ĉu kia estus ĉi-kaze ilia signifo.

 
Homa okulo. Ĉu ĝi estas rezulto de evoluisma hazardo aŭ de natura selektado aŭ ĉu kazo de nereduktebla komplekso kaj do de inteligenta projekto?.

Notoj redakti

  1. Behe, Darwin's Black Box, p. 9: “A single system which is composed of several interacting parts that contribute to the basic function, and where the removal of any one of the parts causes the system to effectively cease functioning.”
  2. An irreducibly complex evolutionary pathway is one that contains one or more unselected steps (that is, one or more necessary-but-unselected mutations). The degree of irreducible complexity is the number of unselected steps in the pathway.|
  3. William Dembski, No Free Lunch, p. 285: “A system performing a given basic function is irreducibly complex if it includes a set of well-matched, mutually interacting, nonarbitrarily individuated parts such that each part in the set is indispensable to maintaining the system's basic, and therefore original, function. The set of these indispensable parts is known as the irreducible core of the system.”
  4. Behe parolas pri "muskaptilo".
  5. Miller.
  6. McDonald, John, "A reducibly complex mousetrap".
  7. (en) Mark Isaak, «Argument from incredulity [archive]», Index to Cretionist Claims sur The TalkOrigins Archive [archive]. «The argument from incredulity creates a god of the gaps.»
  8. Vidu kreismon de ties partianoj, kiu malsamas ol la kreismo de komunaj kristanaj filozofio kaj teologio pro tio ke ili preskaŭ “spertas” aŭ science deduktas tian projektistan agon. Kutime katolikaj scienculoj kaj teologoj ne allogiĝas antaŭ tiu vidpunkto. En vikipedio nun oni artikolis per "Kreo" la teologian aspekton kaj per plibonigenda "Kreismo" la teorion de la inteligenta projekto.
  9. eltirita el la eldono de 1859 de "La origino de la specioj".
  10. Andrea Lavazza, "Darwin en la muskaptilo" Arkivigite je 2007-06-20 per la retarkivo Wayback Machine, Avvenire.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Behe, Michael, Darwin's Black Box, The Free Press, 1996, ISBN 0-684-83493-6 (trad. it., La scatola nera di Darwin. La sfida biochimica all'evoluzione, Caaltanissetta, Alfa & Omega, 2007, ISBN 978-88-88747-70-5).
  • Dembski, William, No Free Lunch: Why Specified Complexity Cannot Be Purchased without Intelligence, Rowman & Littlefield, 2002.
  • T. H. Frazzetta, Complex Adaptations in Evolving Populations, Sunderland, Massachusetts: Sinauer Associates, 1975. ISBN 0-87893-194-5.

Esteraj ligiloj redakti