Nergalo (aŭ Nirgalo) estis la sumera- babilona dio de la submondo, sinjoro de la mortintoj, konsiderata kiel la malbona aspekto de la sundio Utu. Li regas en la submondo kun sia edzino, Ereŝkigal. Li estas filo de Enlil kaj Ninlil, kaj laŭ la legendo, estis generita kiam Enlil estis sendita al la submondo dum certa tempo ĉar li perfortis al Ninlil. Kiam Ninlil iris por demandi al Enlil (al la urbo de la submondo), li ŝajnigis sin pordisto, kondukis ŝin en ĉambron, amoris kun ŝi kaj tiel estiĝis Nergal Meslamstea.

Nergalo
virdio
Informoj
Eble sama Resheph • Simut
Sekso vira
Okupo mortodio
Patro Enlil
Patrino Ninlil
Gefratoj Ninurta
Edzo/Edzino Ereŝkigal
vdr