Nessun dorma (itala por neniu dormu) estas ario el opero de Puccini, la Turandot (1926).

Ĝi iĝis dismonde konata, post kiam Luciano Pavarotti (kaj La tri tenoroj) prezentis ĝin en kadro de la futbala mondpokalo de 1990. Tiu kanto (per Pavarotti) malfermis la Vintrajn olimpikojn de 2006, en Torino.

Pluan famon akiris la la ario per prezento de Paul Potts en la brita kapabloserĉa programo Britain's got Talent en 2007. Li finis la samon en la konkura finalo.

Nessun Dorma aperis en multaj filmoj kiel La bato, Hannibal, American Princess, The Killing Fields, Yes, Giorgio, Kick it like Beckham, La maro en mi kaj mallonge en Man on Fire kaj aliaj.

La sceno redakti

En la opero la arion kantas la "nekonata princo" (itale: principe ignoto), kiu atendas la tagiĝon por konkeri la amon de la "glacia princidino" Turandot.

La teksto redakti

Libreta teksto (itala)     Traduko
Nessun dorma!... Tu pure, o Principessa, Neniu dormu!.. Eĉ vi, princidino.
Nella tua fredda stanza En via ĉambro malvarma
Guardi le stelle Rigardu la stelojn
Che tremano d'amore e di speranza. tremantajn de amo kaj de espero.
Ma il mio mistero è chiuso in me, Sed mia sekreto estas fermita en mi,
Il nome mio nessun saprà! Mian nomon neniu scios!
Solo quando la luce splenderà, Nur kiam la lumo ekbrilos,
Sulla tua bocca lo dirò fremente! Sur via buŝo tremanta mi ĝin diros!
Ed il mio bacio scioglierà il silenzio Kaj mia kiso degeligos la silenton,
Che ti fa mia! Kiu igos vin mia!
(voĉoj de virinoj:)
Il nome suo nessun saprà   Lian nomon neniu scios
E noi dovremo, ahimè, morir!…   kaj ni devos, ve, morti!…
Dilegua, o notte!… Tramontate, stelle!… Dissolviĝu, ho nokto!… Malleviĝu, steloj!…
All'alba vincerò!... Je tagiĝo venkos mi!

Eksteraj ligiloj redakti