Nestor João Masotti

Nestor João Masotti (brazilano, naskiĝis en Pindorama la 21an de junio 1937, mortis en Braziljo la 3an de septembro 2014) estis ŝtata oficisto pri financo en San-Paǔlo kaj la 15a prezidanto de Brazila Spiritisma Federacio de 2001 ĝis 2013.[1]

Spiritista agado redakti

Li agadis en la spiritisma movado de pluraj urboj el San-Paǔlo kaj prezidis União das Sociedades Espíritas do Estado de São Paulo [Unuiĝintajn Spiritistajn Societojn de San-Paǔlo]. En la sidejo de Brazila Spiritisma Federacio en Braziljo li plenumis la oficojn de direktoro, vicprezidanto kaj de ĝenerala sekretario de Internacia Spiritisma Konsilantaro. Li reformis kaj aktualigis la presejon de Brazila Spiritisma Federacio, kaj modernigis la kovrilojn kaj formatojn de la eldonaĵoj.

Prezidanto de BSF redakti

Dum lia mandato okazis du Brazilaj Spiritismaj Kongresoj (2007 kaj 2010); eldono de jubileaj poŝtmarkoj okaze de la ducentjariĝo de la naskiĝo de Allan Kardec, sistemiginto de spiritismo, kaj de la cent-kvindek-jariĝo de la eldono de La Libro de la Spiritoj; okazis ankaŭ emisio de jubilea medalo, fare de Brazila Monfarejo, omaĝe al la centjariĝo de la naskiĝo de Chico Xavier, la plej elstara mediumo laŭ la nombro de verkitaj libroj; centjariĝo de la historia sidejo de Brazila Spiritisma Federacio (2011)[2]; cent-kvin-dekjariĝo de La Libro de la Mediumoj (2011); oferto de la kurso Administra Kapabligo por Mastrumado de Spiritisma Societo; lanĉo de la kampanjo Ni konstruu pacon per praktikado de Bono! (2002); publikigo de Laborplano por Brazila Spiritisma Movado (2007-2012); lanĉo de la kampanjo Evangelio en la hejmoj kaj en la koroj (2008); aperis Interna Regularo de Federacia Konsilantaro de BSF; Brazila Spiritisma Federacio apogis i.a.: la kreon en Brazilo de Nacia Movado por Defendo de la Vivo (kontraǔ abortigo), la konstruon de memorejo pri Spiritisma Centro Luiz Gonzaga[3] en Pedro Leopoldo kaj la lanĉon de la spiritismaj kinofilmoj Chico Xavier, Nosso Lar kaj E a Vida Continua...[1]


Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Biografieto de Nestor J. Masotti Arkivigite je 2016-10-09 per la retarkivo Wayback Machine el la retejo de Brazila Spiritisma Federacio (13.10.2016)
  2. Pri la t.n. historia sidejo vidu eksteran ligilon en la artikolo pri Brazila Spiritisma Federacio
  3. Societo, kiun Chico Xavier vizitadis, antaŭ ol transloĝiĝi al Uberaba