Nesubakvigebla Sam

Nesubakvigebla Sam, konata ankaŭ kiel Oscar (iam skribata Oskar) estis virkato, kiu estis ŝipmaskoto de sume tri ŝipoj, unu apartenanta al Kriegsmarine kaj du apartenantaj al Royal Navy, kiu supervivis subakvigon de ĉiuj tri ŝipoj.

Tri ŝipoj de Sam
Bismarck
HMS Cossack
HMS Ark Royal

Deĵoro redakti

Bismarck redakti

La nigrablanka virkato devene apartenis al nekonata maristo de ŝipanaro de Bismarck. Ĝi estis sur ferdeko, kiam la ŝipo la 18-an de majo 1941 eknavigaciis al sia ununura operaco Ekzercado sur Rejno (kaŝnomo por germana provo je trarompo al Atlantiko kaj rompo de britaj provizigaj vojoj). Bismarck estis subakvigita la 27-an de majo kaj el ties garnizono nombranta 2.200 viroj savis sin nur 115 maristoj. Kelke da horoj post la subakvigo de la ŝipo la virkato, flosanta sur peco de lignotabulo, estis trovita kaj eltirita fare de brita torpedoŝipo HMS Cossack (kiu krom Sam savis neniun alian). Nesciante, kia estis ĝia devena nomo, la garnizono nomis ĝin Sam.

HMS Cossack redakti

Sam pasigis sur la ferdeko de Cossack kelke da monatoj en konvoja deĵoro en Mediteraneo kaj en norda Atlantiko. La 24-an de oktobro 1941 Cossack estis grave damaĝita per torpedo el germana submarŝipo U-563 survoje el Ĝibraltaro ĝis Britio. La garnizonon prenis sur la ferdekon torpedoŝipo HMS Legion kaj post pro malbona vetero malsukcesa provo haŭli la torpeditan ŝipon reen ĝis Ĝibraltaro Cossack subakviĝis la 27-an de oktobro okcidente de bazejo. Eksplodo de torpedo kostis la vivon de 159 maristoj, sed Sam denove supervivis.

HMS Ark Royal redakti

Poste la virkato, tiutempe nomita jam Nesubakvigebla Sam, "alikomandita" al ferdeko de HMS Ark Royal (pro ironio de sorto sur la ferdekon ĝuste de tiu ŝipo, kiu pro decida mezuro kontribuis al neniigo de Bismarck). Sed eĉ ne tie ĉi en la rolo de maskoto Sam ne ricevis trankvilon. La aviadila ŝipo estis dum reveno el Malto ankaŭ torpedita, tiam de submarŝipo U-81, la 14-an de novembro 1941. Eĉ tiu ĉi ŝipo post trapenetro de granda kvanto de akvo en ŝipfuzelaĝon subakviĝis 30 mejlojn de Ĝibraltaro dum provo alhaŭli ĝin reen al bazejo. Danke al tio, ke ĝi estis subakviĝanta tre malrapide, savis sin ĉiuj anoj de garnizono krom unu. Sam estis trovita per motorboato, kiel ĝi estas tenanta sur peco de ligna tabulo, "nevundita, sed tre koleriĝinta". Pri la frakasiĝintoj zorgis torpedoŝipoj HMS Lightning kaj HMS Legion (la ŝipo, kiu jam antaŭe savis la frakasiĝintojn el Cossack). Lightning estis subakvigita en la jaro 1942 kaj Legion en la jaro 1943.

Foriro en emeriton redakti

Royal Navy ne intencis plu riski kaj Sam trovis novan hejmon en loĝejo de guberniestro de Ĝibraltaro. De tie ĝi poste transloĝiĝis en maristan domon en Belfast, kie ĝi travivis finon de la milito. Sam mortis en la jaro 1955.

Pastelan portreton de Sam (nomita "Oskar, virkato de Bismarck") de Georgina Shaw-Baker havas en posedaĵo Nacia marista muzeo en Greenwich.