Neszmély (nesmEj) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Tata inter Dunaalmás kaj Süttő.

Panoramo de Neszmély
Centro de Neszmély

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Neszmély situas inter monto kaj dekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Esztergom-Komárom, laŭ fervojo Budapeŝto-Dorog-Komárom. Nyergesújfalu troviĝas 9 km-ojn, Komárom 26 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo Neszmély kaj sia ĉirkaŭaĵo povas esti konsiderita loĝita loko jam de praaj tempoj. Ĉi tie reprezentiĝas ĉiuj praaj epokoj, sed la plej riĉa estas la findaĵaro de la romia epoko.

La unua skribita postsigno troviĝas el 1216, tiam estis skribita ĝia nomo Nezmel, kaj en 1341 Neezmel. La havanto estis la nepo de Weech, „comesNikolao.

Sur dokumento el 1342 legeblas, ke la episkopo de Nyitra kaj la edukanto de reĝido Ludoviko, Nikolao okupis la doganon ĉe Füzitő, kaj translokigis ĝin en Neszmély, kontraŭ kio protestis Vilhelmo la abato de Pannonhalma. En 1364 la triona enspezo de dogano ĉe Neszmély meritis la juĝiston de Pozsony, Jakus.

En la jaro 1422 ĝi estis jam kampurbo sia dogano meritis la fortikaĵon de Komárom.

En la jaro 1471 sia nomo estas „Longa villa”. Ĝi estis poste urbo, kiun pruvas sia sigelo de 1710.

Ĉirkaŭ 1500 ĝi estis garantiaĵa bieno de familio Porkoláb.

La turkoj ne indulgis eĉ ĉi tiun vilaĝon, kaj en 1552 jam ĝi troviĝis sur la listo de detruitaj setloj, tiam la listigantoj trovis ĉi tie entute ses loĝeblan domon, kaj post 24 jaroj ili trovis ĉi tie 12 domojn. Tamen la vilaĝo pli malfrue estis refondita, kaj laŭ la dokumentoj de bien-proceso el 1749, jam estis ĉi tie 18 nobeldoma bieno. Pli frue estis la bienisto de la setlo la familio Zichy. Dum la liberecmilito 1848-1849 estis ĉi tie batalo.

Famuloj redakti

Famaj nomportantoj redakti

Vidindaĵoj redakti

Vinkulturo redakti

La vilaĝo estas centro de vinoregiono "Ászár-Neszmély", kie oni produktas flavan vinon. Apartenas al la vinkultura regiono Baj, Bajót, Dunaalmás, Dunaszentmiklós, Esztergom, Kesztölc, Kocs, Lábatlan, Mocsa, Neszmély, Nyergesújfalu, Süttő, Szomód, Tata, Vértesszőlős.