Netsuke (japane  () (つけ), tigo por fiksi; el 根 (ne, radiko) kaj 付 (tsuke, fiksi)) estas malgrandaj ĉizitaj figuroj el ligno, eburoplanta eburo el Japanio. Ĝi utilas por fiksi sagemonon, ĉe la senpoŝa kimono helpe de obio. Netsuke estas fiksita ĉe la ekstremaĵo de ŝnureto kaj estas haltigilo ĉe la supera parto de obio; ĉe la alia ekstremaĵo de la ŝnureto pendas la tradiciaj aĵoj necesaj: skribilarujon (yatate), monujon, pipujon (kiseru-zutsu), kuracilujonsigelujon (inro) aŭ bukon de obio (obidome).

Netsuke
ĝenro de skulpto
Informoj
vdr
Netsuke katabori

Aspekto redakti

 
Netsuke tenas inron helpe de obio, pro manko de poŝoj ĉe hakama, kimonokosode.

La funkcia aspekto de netsuke estas videnta: ĝi malhelpas sagemono-jn fali teren. Se komence netsuke estis nur ia lignopeco, ĝi rapide iĝis vera artaĵo, fine ĉizita.

Netsuke-oj estas diversformaj: katabori (globformaj), manju (rondaj kaj plataj), sashi (longeca kiel tranĉilo), sed ili estas ĉiam malgrandaj (inter 3 kaj 8 centimetrojn). Du malgrandaj komunikantaj truoj ebligas pason de la ŝnureto tra la netsuke.

Multaj materialoj servas por fari netsuke-ojn: ĉefe ligno (de bukso, ebono, cipreso, ĉerizujo, ...), sed ankaŭ eburo (de elefanto, kaĉalotorosmaro) kaj ostoj. Ekzistas ankaŭ skulptaĵoj el bambuo, porcelano, lako, koralometalo.

Netsuke-oj povas esti farbitaj aŭ lakitaj.

Netsuke prezentas plej ofte personon aŭ beston, foje dion aŭ mitan estulon. Personoj povas esti aktoroj de teatro kabukonoo, aŭ simplaj japanoj el la ĉiutagavivo (fiŝkaptistoj, komercistoj, samurajoj). Mitaj estuloj estas plej ofte Hotei, Shoki, Ashinaga, Tenaga, DarumaFukurokuju. Inter la bestoj oni trovas ĉefe shishi (hundo de Fô) kaj kappa.

Tamen oni prezentis ne nur figurojn, sed ankaŭ maskojn aŭ ĉiutagaj aĵoj.

Historio redakti

Ŝajnas, ke unuaj netsuke-oj estis uzitaj en Ĉinio ekde la 16-a jarcento. Tamen, ĝi ĉefe disvastiĝis en Japanio en la 17-a jarcento dum la Edo-epoko. Kvankam la montro de riĉaĵoj estas malpermesita kaj punita de la ŝogunaj leĝoj kaj la aspekto de vestaĵoj strikte regulita, riĉaj japanoj elturniĝis montrante sian riĉecon per skulptitaj belegaj, kvankam diskretaj netsuke-oj portitaj ĉe obio. Dum tiu epoko granda kvanto de netsuke-oj estis realigitaj ĉefe el eburo kun nekomparebla fajneco.

Ekde la Meiji-epoko la malfermo al la okcidenta mondo fariĝis: kimono malaperis iom post iom, kaj samtempe la uzo de netsuke. Tamen multaj netsuke-shi daŭre skulptas tiun tradician aĵon.

Unu el la plej famaj netsuke-ĉizistoj estis Masanao.


Fotogalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti