Neudietendorf

komunumo en Turingio, Germanio

Neudietendorf ĝis novembro 2009 estis memstara administra komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 3081 loĝantojn. Ekde la 1-a de decembro 2009 ĝi estas parto de nova komunumo Nesse-Apfelstädt - kun la eksaj najbaraj komunumoj Gamstädt, Ingersleben kaj Apfelstädt.

Neudietendorf
Blazono
Neudietendorf (Germanio)
Neudietendorf (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036202
Poŝtkodo 99192
Aŭtomobila kodo GTH
Politiko
Komunumestro Werner Holbein
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Zinzendorfstraße 1
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 55′ N, 10° 55′ O (mapo)50.912510.913333333333Koordinatoj: 50° 55′ N, 10° 55′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 242 m
Areo 6,66 km²
Oficiala retejo http://www.ndfnet.de/
vdr

La komunumo (iam Gnadenthal) famiĝis pri la setlado de anoj de la fratio de Herrnhut. La bienoj iam apartenis al Gustav Adolf von Gotter. Neudietendorf kun Kornhochheim troviĝas sur teritorio nord ekaj sude de Apfelstädt-rivero kovrante areon de sume ĉ. 740 hektaroj.

Historio redakti

 
Zinzendorf-placo

Unua mencio de Dietendorf estis en 1147: Günther von Dietendorf kaj liaj filoj estis atestantoj okaze de la konfirmo de la cisterciana monaĥejo de Ichtershausen fare de lia majenca arkiepiskopa moŝto Heinrich. Tiutempe estis du akvomulejoj ĉe Waidbach. La senjoroj de Wittern ricevis en 1306 la kavaliran bienon feŭdan Altenhof kiu detruitis dum la kamparana ribelo 1525. La regado de la landaj nobeloj de Wittern daŭris de 1306 ĝis 1717. Post la Tridekjara milito kun ties suferoj fonditis fajrobrigado en 1667. Tiam ankaŭ gravis la kultivado de izatido pro kio vilaĝocentro hodiaŭ videblas izatidmueloŝtono ĉe la centra bushaltejo. En 1734 grafo Gustav Adolf von Gotter akiris la Altenhof-bienon kaj tuj poste fonditis la kvartalo Neudietendorf norde de Apfelstädt-rivero. La unuaj herrnhut-anoj eksetlis surloke en januaro 1743. Ĝi malgraŭ unuaj duboj bone evoluis kaj la komunumaj domoj iĝis elirpunkto de ekonomia floro en de la Dukujo Gotha. Manufakturoj diversaj estiĝis (ekz. Aromatique-brandfabriko, fabriko pri sigelvakso, teksejo, tinkturejo, bierfarejo, ĉarpentejo, forĝejo). La alveno de fervojo en 1847 kreis fenestron al la mondo. En Neudietendorf necesis ŝanĝi trajnojn en la direkto de Würzburg. Gravis ankaŭ la stacidoma restoracio (kio eĉ literature priskribitis) dum tempo kiam envagonara kuirado ankoraŭ maleblis. Signifoplenis ankaŭ la varo-transŝarĝo: la centra situo inter la triangulo Erfurto, Gotao kaj Arnstadt ĝenerale ekonomie ĉiam tre favoris. Ĉirkaŭ en 1860 reguligitis la fluujo de Apfelstädt.

Novaj gravaj paŝoj estis la koneksiĝo je la poŝta kaj telefona retoj en 1899 kaj la gastigo de multaj lernejoj (supera porknabina - la hodiaŭa gimnazio; dommasttrumada; kamparana altlernejo; nuntempe krome menciindas la Evangelia Akademio, Haus der Parität, baz- kaj regula lernejoj). En 1914/16 novkonstruitis Johano-kirko en Dietendorf kun uzo de la mezepoka turo. Ĝia antaŭa rekonstruo fariĝis en 1648.

Artistoj (ekz. la verkisto Andreas Krüger, la verkistinoj Frieda von Bülow kaj Margarethe von Bülow, scienculoj kaj kuracistoj ekloĝis kaj eklaboris en Neudietendorf. Kunfandiĝo de Dietendorf kaj Neudientendorf efektiviĝis en la jaro 1933-a; en 1974 aldonitis Kornhochheim. En 1928 malfermitis aperta naĝejo kaj en 1931 la unua kinejo ĉe Garten-strato. En 1938 finfaritis la nova domo fajrobrigada. La iama Gastejo Bach restaŭritis en 1997 servante ĝis 2005 kiel societa domo kaj regionhistoria muzeo. En 2005 ĝin aĉetis la Evangelia Eklezio en Meza Germanio/EKM por uzo porjunula.

Post Turniĝo kreitis sude de Kornhochheim Erfurter Kreuz kaj REWE-loĝistika centro. Ekde 1994 Neudietendorf reapartenas al Distrikto Gotha kaj en la 1.12.2009 ĝi iĝis parto de Nesse-Apfelstädt. Detalojn de la historio de Neudietendorf oni postflaru en la belega Muzeo pri regiona historio en la oriente najbaranta vilaĝo Ingersleben.

Ponto de Neudietendorf redakti

 
Apfelstädt-ponto

En 1640 menciitis du pontetoj trans Apfelstädt-rivero kaj en 1810 la pentristo Dornheim pentris lignan ponton. Post superakvego de la 7.2.1871 malkonstruitis la malnova ponto kaj en 1872 faritis nova kun sabloŝtonaj pilieroj kaj ŝtalkonstruaĵo kostante 5000 regnajn talerojn. En 1911 la tuto fortikigitis kaj aldonitis trotuaro. En 1983/84 konstruitis iom pli oriente ĉe la iama Sparkasse-ejo tute nova ponto: post Turniĝo la pli malnova ĝuis restaŭradon en 2002 (nova ŝtalbetonpontoplato kun uzo de la grejsaj pontokolonoj) estante de piediirantoj kaj biciklistoj ŝatata transejo inter Dietendorf kaj Neudietendorf.

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti