Neue Osnabrücker Zeitung

regiona gazeto en Germanio

Neue Osnabrücker Zeitung (mallonge NOZ) estas regiona gazeto en nordokcidenta Germanio. Kiel la nomo indikas, ĝi aperas en la urbo Osnabrück kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la jaro 1967 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton.

Neue Osnabrücker Zeitung

emblemo

periodaĵo • taggazeto • retgazeto
Speco ĉiutaga

Establodato 1967
Stabo ĉefredaktoro Ralf Geisenhanslüke, anstataŭanto Berthold Hamelmann (stato de somero 2016)

Retejo noz.de
vdr
la redakciejo en Osnabrück

En la unua jarkvarono de 2016 vendiĝis ĉiutage iom pli ol 160 000 ekzempleroj, ĉirkaŭ kvar kvinonoj el ili en abonoj, presiĝis proksimume 200 000 (ĉiam restas nevendataj gazetoj, sed iuj ankaŭ sen vendo doniĝas al bibliotektoj kaj al lokaj arkivoj).

Fondaj eldonistoj estis Leo Victor Fromm kaj Elisabeth Elstermann, de 1968 ĝis 2002 la ĉefredaktoro estis Franz Schmedt, sekvis Ewald Gerding kaj Jürgen Wermser kaj ekde septembro 2011 Ralf Geisenhanslüke kaj Berthold Hamelmann. En la lasta kvarono de la 20-a jarcento la gazeto nekutime ofte kompare al aliaj regionaj gazetoj havis intervjuojn kun gvidaj naciaj politikistoj, ĵurnalisme elstarajn komentojn, kaj tial iĝis ĵurnalisme en tuta Germanlingvio atentata amaskomunikilo, kiu iĝis "unu el la plej ofte cititaj regionaj gazetoj en Germanio".[1]

Esperantistoj, kiuj abonas la gazeton, ekzemple la komuniksciencistino Dagmar Schütte aŭ la kuracisto Thomas Pusch, tamen aparte akcentas la konsekvencan engaĝiĝon pri specife lokaj temoj: tion eblas kritiki kaj nomi "provinceca horizonto", sed eblas ankaŭ aparte aprezi, ĉar la specifajn informojn el loka gazeto, pri individuaj lernejoj, infanĝardenoj aŭ aliaj institucioj, pri lokaj festoj kaj individuaj sportaj teamoj kaj sportistoj, pri kulturaj eventoj kaj specifaj portretoj de nekutimaj lokuloj povas ĝis nun provizi neniu alia tradicia aŭ elektronika amaskomunikilo.

La gazeto transprenis plurajn antaŭe lokajn gazetojn, tenis ties titolpaĝojn kaj lokajn redakciojn, kaj eldonas plurajn lokajn eldonojn, en kiuj parto estas la lokaj paĝoj kaj parto la tutprojektaj artikoloj pri tutregionaj, naciaj kaj internaciaj temoj.

La lokaj eldonoj estas (unuopaj eldonkvantoj laŭ la stato de la unua jarkvarono de 2016):

eldono urbo eldono [2]
Neue Osnabrücker Zeitung Osnabrück 64 108
Meller Kreisblatt Melle 8935
Wittlager Kreisblatt Bad Essen 5979
Bramscher Nachrichten Bramsche 6389
Bersenbrücker Kreisblatt Bersenbrück 13 529
Lingener Tagespost Lingen 22 002
Meppener Tagespost Meppen 20 772
Ems-Zeitung Papenburg 17 797
Delmenhorster Kreisblatt Delmenhorst 14 762
Sume 159 511

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti