Neuenkirch

komunumo de Svislando
Neuenkirch
Blazono de Neuenkirch
Centro de Neuenkirch
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 6′ 0″ N 8° 12′ 9″ O / 47.10000 °N, 8.20250 °O / 47.10000; 8.20250 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 0″ N 8° 12′ 9″ O / 47.10000 °N, 8.20250 °O / 47.10000; 8.20250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5927
Areo 26,25 km²
Alteco 552 m super marnivelo
Poŝtkodo 6016, 60203, 6206
Komunumkodo 1093
Mapo de Neuenkirch
vdr

Pri la komunumo redakti

Neuenkirch estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 5927 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

La komunumo Neuenkirch situas sude de la Lago de Sempach. Ĝi konsistas el la tri partoj Neuenkirch, Hellbühl kaj Sempach-Station, krome al la komunumoj apartenas diversaj izolitaj setlejoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Neuenkirch limas en nordo al Nottwil kaj Sempach, en nordoriento al Hildisrieden, en oriento al Rain kaj Rothenburg LU, en sudoriento al Emmen,en sudo al Littau kaj Malters, kaj en okcidento al Ruswil.

Trafiko redakti

Neuenkirch estas bone konektita al la publika trafikreto. En la komunuma parto Sempach-Station troviĝas, kiel la nomo indikas la stacidomo de Sempach ĉe la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Olten. La vilaĝocentro de Neuenkirch atingeblas per poŝtaŭtolinio de Lucerno, kaj la vilaĝo Hellbühl situas ĉe la buslinio de Lucerno al Willisau.

La plej proksima aŭtovojaliro troviĝas en Emmen al la naciaj svisaj aŭtovojoj A2 kaj A14.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Neuenkirch datiĝas el la jaro 1256 latinlingve kiel nova ecclesia, kaj mezepokgermanlingve unuan fojon el la jaro 1259 kiel Nuwenkilch.

Neuenkirch apartenis en mezepoko plejparte al la habsburga distrikto Sempach. Post la Batalo de Sempach en la jaro 1386 la komunumo fariĝis posedaĵo de la urbo Lucerno.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Sursee
 
 
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen