Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo

komunumo de Svislando

Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo (germane: Neuhausen am Rheinfall, alemane: Noihuuse am Ryfall, ĝis 1938 oficiale nur Neuhausen estas) politika komunumo de la svisa Kantono Ŝafhaŭzo. La komunumo havis 9778 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo
Blazono de Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo
Rejn-Akvofalo kun rigardo al Neuhausen

Rejn-Akvofalo ĉe Neuhausen
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • limurbo
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Ŝafhaŭzo
Koordinatoj  47° 41′ 0″ N 8° 37′ 0″ O / 47.68333 °N, 8.61667 °O / 47.68333; 8.61667 (mapo)Koordinatoj: 47° 41′ 0″ N 8° 37′ 0″ O / 47.68333 °N, 8.61667 °O / 47.68333; 8.61667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 9778
Areo 7,98 km²
Alteco 410 m super marnivelo
Poŝtkodo 8212
Komunumkodo 2937
Mapo de Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo
vdr

Geografio redakti

La komunumo situas ĉe la norda flanko de la riverjo Rejno ĉe la Rejn-Akvofalo, kiu allogas ĉiu-jare amason da turistoj el la tuta mondo.

Najbaraj komunumoj redakti

La najbaraj konumumoj de Neuhausen estas aliflanke de la Rejn-Akvofalo la zurika komunumo Laufen-Uhwiesen en la distrikto Andelfingen, Flurlingen, Feuerthalen, Ŝafhaŭzo, Beringen, Guntmadingen kaj Jestetten en Germanio.

Trafiko redakti

Neuhausen disponas pri du stacidomoj. Unu el ili estas funkciigita de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, la alia de la Germanaj Federaciaj Fervojoj.

Ekonomio redakti

En Neuhausen troviĝas tradiciaj industri-entreprenoj. Konataj estas la ludokartofabriko AGM AGMüller, la vundbandaĝtukfabriko Fabrik IVF Hartmann AG, kaj la Schweizerische Industrie-Gesellschaft (SIG) (Svisa Industri-Societo), kaj la iama filio de Alusuisse kiu hodiaŭ apartenas al la Alcan-Grupo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti