Nevado de Toluca

La Nevado de TolucaXinantécatl estas neaktiva vulkano en la federacia subŝtato (provinco) Estado de México, inter la valoj de Toluca kaj Tenango (Valo de Matlazinco). Ĝi troviĝas ĉirkaŭ 20 km for en la sudokcidento de Toluca de Lerdo.

Nevado de Toluca
Nevado de Toluca
Nevado de Toluca
monto
Alteco 4 680 m
Situo  Meksiko
Geografia situo 19° 6′ N, 99° 46′ U (mapo)19.106388888889-99.758888888889Koordinatoj: 19° 6′ N, 99° 46′ U (mapo) f4
Nevado de Toluca (México)
Nevado de Toluca (México)
DEC
Nevado de Toluca
Nevado de Toluca
Situo de Nevado de Toluca
Nevado de Toluca (Meksiko)
Nevado de Toluca (Meksiko)
DEC
Nevado de Toluca
Nevado de Toluca
Situo de Nevado de Toluca
Map
Nevado de Toluca
vdr
Esperanto-grupo sur la Nevado de Toluca, ekskurso 28-a de novembro 2009

Deveno de la nomo redakti

La nomo Xinantécatl venas de la matlazinka lingvo (Xinantecatlelly) kaj de la navatla lingvo (Xinantécatl). En ambaŭ kazoj la signifo estas "nuda viro". Tamen la signifo ne estas tute science pruvite, sed temas pri la plej akceptata traduko.

Priskribo redakti

La vulkano atingas altecon de ĉirkaŭ 4680 metroj super la marnivelo. Tiel ĝi estas la 4a plej alta monto de Meksiko. Ĝi formas parton de la novvulkana transversa montaro kaj de la tiel nomata fajroringo. Al la oriento ĝi unuiĝas kun la montaro de Tenango kaj al la nordokcidento kun la monto "Gavia", al la okcidento kun la montaro de Temascaltepec kaj al la sudokcidento kun la montaro de la hospitalo.

La kratero mezuras ĉirkaŭ 1,5 kilometrojn kaj ĝi estas malfermita en la okcidento. La plej alta montopinto estas la "Pico de Fraile" (monaĥa pinto), kiu havas altecon de 4690 m. La "Pico del Águila" (agla pinto) havas altecon de 4640 m.

Historio redakti

Temas pri relative juna stromboleca neaktiva vulkano (vidu Strombolo). La unua erupcio plej verŝajne okazis ĉirkaŭ la jaro 1200. Laŭ aliaj teorioj ĝi estis jam en la jaro 1100, aliaj diras ke ĝi estis en 1330 aŭ nur en 1430. Laŭ la plej ofta teorio la lasta erupcio okazis en la jaro 1330.

Turismo redakti

La vulkano estas en la naturparko Nevado de Toluca. En la kratero troviĝas du lagoj, la Lago de la Suno kaj la Lago de la Luno. La pinto de la Nevado de Toluca estas plej verŝajne la plej bone atingebla montopinto de la altaj montoj de Meksiko. Oni atingas la montopinton per aŭto tra naturstrato. Oni devas pagi sumon de 20 meksikaj pesoj (ĉirkaŭ 1 Eŭro) ĉe la enirejo al la naturparko kaj post ĉirkaŭ 40-minuta ne tute sendanĝera vojaĝo (multaj kurbiĝoj kaj truoj, kelkaj stratpartoj malvastaj) oni atingas parkejon en alteco de ĉirkaŭ 4200 msmn. La lastajn metrojn oni devas iri piede. Pro la alteco oni devas profunde spiri kaj promeni malrapide. Oni ricevas tamen tre bonan rekompencon por la fortostreĉo. La rigardo de la vulkano al la ebeno de Toluca kaj al la kratero estas ege bela.

Esperanto redakti

La vulkano estis celo de ekskurso okaze de semajnfina Esperanto-renkontiĝo en Toluca fine de novembro 2009. Kelkaj Esperanto-parolantoj tien vojaĝis por havi la rigardon al la kratero. Fiere oni prezentas la Esperanto-flagon.

Bildgalerio redakti

 
Nevado de Toluca, Toluca, Estado de México