Nevuso (latine Naevus) estas loka difekto de la haŭto, simila al tuberetomakulo, de pigmentavaskula deveno, pli-malpli malhela aŭ ruĝa, bruna.

Cindy Crawford havas nevuson ĉe la supra lipo
nevusoj sur la śultro

Nevusoj aperas dum la dudekaj aŭ la tridekaj unuaj jaroj de la homa vivo kaj povas evolui dum la tempo kun malsamaj formo kaj koloro.

Nevuso estas haŭtŝanĝiĝo, kiun kaŭzas la pigmenta perturbo de la haŭto, plimultiĝo de angioj aŭ aliaj aĵoj en la dermoepidermo (ĉe aliaj specioj de nevuso kiel ekz. ĉe la blua nevuso (aŭ mongola makulo), la diskreskita histo troviĝas profunde en la subaj tavoloj de la haŭto kaj sube de la dorso (ĝi aperas ĉefe ĉe indianoj, nigruloj, azianoj). La surfaco de nevusoj povas esti glata aŭ tubereta..

Plimulto de la nevusoj elformiĝas per trokresko de normalaj haŭtaĵoj, kiuj tenas la originalan funkcion. Kelkaj nevusoj perdas la kutiman strukturon, iĝas malbonintencaj, kancerigaj. Tia estas la ’naevus sebaceus’, kiu entenas harfoliklojn kaj sebajn glandojn. La pigmentita giganta nevuso estas neregula, malhelbruna aŭ nigra makulo, kiu povas evolui al ’malignus melanoma’. El aliaj pigmentitaj nevusoj (ekz. blua nevuso aŭ junctionalis naevus) povas elformiĝi haŭta kancero.

Kelkaj pigmentitaj nevusoj apartenas al sistemaj malsanoj (makuloj café-au-lait, malhelbrunaj makuloj) povas signi Albright-sindromon kaj simptomon de Recklinghausen-malsano.

La plej disvastiĝintaj haŭtŝanĝiĝoj estas la pigmentaj nevusoj, sed konataj estas aliaj nevusoj tiel ekz. la liruĝaj hemonevusoj, fajromakuloj, kiuj elformiĝas el angioj kaj ofte malaperas spontane post kelkaj jaroj.

La epidermaj nevusoj (kiel ekz. naevus sebaceus) elformiĝas per trokresko de normalaj epidermoj. Ili estas ĝenerale karnokoloraj aŭ flavetaj.

Vidu ankaŭ redakti