Nguyễn Ngọc Trường Sơn

Nguyễn Ngọc Trường Sơn (vjetname ŋʷiəŋ˨˦ ŋawʔk͡p̚˨ˀ˧ʔ ʈɨ̞̠əŋ˨˩ ʂəːŋ˧˥ naskiĝis la  23-an de februaro 1990(nun 1990-02-23) en Rach Gia, provinco Kien Giang) estas vjetnama ŝaka grandmajstro. Post lernado de ŝako kiam li estis 3 jara, li gajnis la oran medalon ĉe la Monda Ŝaka Ĉampionumo Sub-10 en 2000.[1]

Nguyễn Ngọc Trường Sơn
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1990 (1990-02-23) (34-jaraĝa)
en Rạch Giá
Lingvoj vjetnama
Ŝtataneco Vjetnamio
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Li estas la plej juna grandmajstro de Vjetnamio iam ajn kaj unu el la plej junaj grandmajstroj en la historio.

Laŭ la aŭgusta 2013 FIDE rangolisto li estas dua inter vjetnamaj ludantoj per 2625 Elo poentoj.

Kariero redakti

  • 1999: Bronza medalo Azia Sub-10 Ŝaka Ĉampionumo
  • 2000: Ora medalo Azia Sub-10 Ŝaka Ĉampionumo.
  • 2001: Ora medalo ĉe la Azia Sub-12 Ŝaka Ĉampionumo.
  • 2002: (septembre) Atingis la titolon Internacia Majstro
  • 2004: (decembre) Atingis la titolon Grandmajstro, vjetnama atleto de la jaro.
  • 2005: (decembre) Individua Rapida kaj Klasika Ŝaka Ĉampiono el Suda Azio, Filipinoj.
  • 2010: (la 5-an de februaro) unua loko en Aeroflot Malferma Turniro 2010.
  • 2010: 2a loko en la Biel Chess Festival 2010.
  • 2013: (junie) 5a loko en Monda Fulma Ŝaka Ĉampionumo
  • 2014: (marte) gajnis la 4an HD Bank Kopalo (7/9, +5=4)
  • 2014: (aŭguste) tabulo2 ora medalo (8½/10, +7=3), kaj efikeco de 2843 en la 41-a Ŝakolimpiko.
  • 2018: Tabulo 2 Ora medalo (8½/10, +7=3), kaj efikeco de 2804 en la 43-a Ŝakolimpiko.

Ŝajolimpikoj redakti

Li partoprenis en 7 ŝakolimpikoj en, kiuj li reprezentis la Vjetnamion. En la 41-a Ŝakolimpiko li atingis poentaron de 8½/10 (+7=3-0) per kiuj li gajnis individuan oran medalon. Saman oran medalon li gajnis dum la 43-a Ŝakolimpiko ankaŭ en la dua tabulo.

Persona vivo redakti

En aprilo 2015 li edziĝis kun la Internacia Majstrino Phạm Lê Thảo Nguyên.

Rimarkindaj ludoj redakti

Ekzempla ludo redakti

Azia Teama Ŝampionumo 2005
  a b c d e f g h  
8                 8
7                 7
6                 6
5                 5
4                 4
3                 3
2                 2
1                 1
a b c d e f g h
fina pozicio

La ludo okazis inter Ngoc Truongson Nguyen kaj Habibullah Fidaeyee dum la Azia Teama Ŝampionumo 2005.

1. d4 e6 2. c4 d5 3. Ĉc3 Ĉf6 4. cxd5 exd5 5. Kg5 Ke7 6. e3 c6 7. Dc2 h6 8. Kh4 Ke6 9. Kd3 Ĉbd7 10. Ĉge2 Tc8 11. O-O O-O 12. Ĉf4 c5 13. Tad1 c4 14. Ke2 Ĉb6 15. Kxf6 Kxf6 16. e4 Dd7 17. Ĉxe6 fxe6 18. Kg4 Dc6 19. e5 Kg5 20. h4 Tf4 21. Ke2 Ke7 22. g3 Tff8 23. Kg4 Dd7 24. Ĉe2 Tc6 25. f4 De8 26. f5 exf5 27. Kxf5 Dh5 28. Kh7+ Rh8 29. Txf8+ Kxf8 30. Tf1 Ke7 31. Rg2 g5 32. hxg5 Dxg5 33. Ĉf4 c3 34. bxc3 Kb4 35. e6 Tc7 36. e7 Kxe7 37. Ĉg6+ Rg7 38. Ĉe5 Kd6 39. Tf5 Dd8 40. Tf7+ Txf7 41. Dg6+ (se 41... Rh8 42 Ĉxf7# se 41... Rf8 43 Dxf7#) 1-0

Referencoj redakti

  1. Crowther, Mark. TWIC 312: World Youth Championships Oropesa del Mar (angle). The Week in Chess. Alirita 2020-10-13.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti