Nicholas Murray Butler

Nicholas Murray BUTLER (2-a de‏ aprilo 1862 - 7-a de decembro 1947) estis usona filozofo, diplomato kaj edukisto. Butler estis prezidanto de Universitato Kolumbio, [1] prezidanto de la Carnegie Organisation for World Peace (Fonduso Carnegie por Internacia Paco), kaj kune kun Jane Addams ricevis la Nobel-premion pri paco en 1931.

Nicholas Murray Butler
Nobel-premiito
Persona informo
Nicholas Murray Butler
Naskiĝo 2-an de aprilo 1862 (1862-04-02)
en Elizabeth
Morto 7-an de decembro 1947 (1947-12-07) (85-jaraĝa)
en Manhatano
Tombo Cedar Lawn Cemetery vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Nicholas Murray Butler
Familio
Patrino Mary Jones Butler vd
Infanoj Sarah Butler vd
Profesio
Okupo filozofopolitikisto • universitata instruisto • diplomatoinstruistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li fariĝis tiel konata kaj respektata figuro en Usono, ke The New York Times kutimis publikigi sian kristnaskan saluton ĉiujare.

Komenco kaj edukado redakti

Butler naskiĝis en Elizabeth (Nov-Ĵerzejo), de Mary Butler kaj laboristo-produktisto Henry Butler. Li studis ĉe Columbia College (kiu poste fariĝis Universitato Kolumbio) kaj partoprenis en la gimnazia Debata Klubo. Li diplomiĝis kun bakalaŭro pri homaj sciencoj en 1882, magistro en 1883 kaj doktoro en 1884. La akademiaj atingoj de Butler igis Theodore Roosevelt nomi lin "la mirinda Nikolao". En 1885 Butler studis en Parizo kaj Berlino kaj fariĝis dumviva amiko de la estonta ŝtata sekretario de Usono, Elijah Root. En la aŭtuno de 1885 Buttler estis nomumita al la fakejo de filozofio en Universitato Kolumbio.

En 1887 li kunfondis kun Grace Holiday Dodge, [2] usona filantropo, la Novjorka Instruista Lernejo kaj fariĝis prezidanto de la lernejo. Ĉi tiu lernejo poste kunfandiĝis kun Universitato Kolumbio kaj nomiĝis Columbia University Teachers College, ĝia eksperimenta parto fariĝis la Lernejo Horace Mann. [3] De 1890 ĝis 1891 Butler estis preleganto en Johns Hopkins Universitato en Baltimoro. Dum la 1890-aj jaroj Buttler estis membro de la Ŝtata Komitato pri Edukado de la ŝtato Nov-Jerzejo kaj helpis establi la estraron de kuratoraro por ekzamenoj de universitato.

Prezidanto de Universitato Kolumbio redakti

En 1901 Butler fariĝis la portempa prezidanto de Universitato Kolumbio kaj en 1902 estis nomumita prezidanto. Prezidanto Roosevelt estis inter la multaj personecoj, kiuj ĉeestis la nomuman ceremonion. Butler estis prezidanto de Kolombio dum 43 jaroj, la plej longa ofico en la historio de la universitato kaj emeritiĝis en 1945. Kiel prezidanto Butler respondecis pri la granda ekspansio de la universitata kampuso, aldonante multajn novajn konstruaĵojn, lernejojn kaj fakojn. Ĉi tiuj aldonoj inkluzivis la Columbia-Presbiterian-Medicinan Centron, la unuan akademian medicinan centron en la mondo.

En 1941 ĵurio de la Premio Pulitzer por Fikcia Rakonto elektis la libron de Ernest Hemingway For Whom the Bell Tolls, por la premio. La estraro de kuratoroj de la Premio Pulitzer konsentis pri la rekomendo, sed Butler, tiam emerita eksaĉefo de la estraro de kuratoraro, trovis la rakonton ofenda kaj persvadis la ĵurion renversi la decidon, do la premio por ĉefrakonto ne estis aljuĝita tiun jaron. [4]

Eĉ en sia vivo la Universitato Kolumbio nomis la Bibliotekon de Filozofio laŭ li kaj post lia morto la Centra Biblioteko ricevis lia nomon. Lia nomo estis eĉ memorfestita sur fakultata dormejo kaj ankaŭ filozofia premio.

Profunda rigardo al la tempo de Butler en Universitato Kolumbio ankaŭ troveblas en The Goose-Step: A Study of American Education (La Ansera Paŝo: Studo pri Amerika Eduko), de Upton Sinclair.

Politika agado redakti

Butler estis reprezentanto ĉe la kongresoj de la Respublikana Partio de 1888–1936. En 1912, kiam vicprezidanto James Sherman mortis nur kelkajn tagojn antaŭ la prezidanta elekto, Butler supozeble akiris la voĉojn de la elektistoj nomumitaj por Sherman, sed la Respublikana Partio perdis la elekton tiun jaron. En 1916, Butler provis antaŭenigi la prezidantan kandidatecon de Elihu Root. En 1920 kaj 1928 Butler provis, sen sukceso, kandidatiĝi por prezidanto. Buttler kredis, ke la sekaj leĝoj estas malĝustaj kaj havis negativan efikon sur la ŝtaton. Li estis parto de la klopodo nuligi ĉi tiun leĝaron en 1933.

Butler aktive antaŭenigis internacian arbitracion kaj servis inter 1907 kaj 1912 kiel prezidanto de la Mohawk Lake Conference pri Internacia Arbitracio, agado, kiu celis reklami la arton de arbitracio kaj internacian tribunalon kaj ankaŭ stimuli publikan opinion pri la afero. Butler eĉ persvadis Andrew Carnegie donaci 10 milionojn da dolaroj al la Carnegie Donation Organization for Monda Paco. Kiel parto de la organizo, Butler antaŭenigis internaciajn edukajn kaj komunikajn iniciatojn kaj fondis la filion de la organizo en Parizo. Li funkciis kiel estro de la organizo de 1925-1945. Pro sia laboro en ĉi tiu kampo kaj pri Pakto Briand-Kellogg, li gajnis en 1931 la Nobel-premion pri paco (kune kun Jane Addams ).

Lia karaktero kaj familio redakti

Buttler geedziĝis kun Susanna Edward Schuller, la filino de riĉa armilkomercisto, en 1887 kaj la paro havis unu filinon. En 1903 Susanna mortis kaj li reedziĝis en 1907 al Kate Le Montagne, filino de riĉa novjorka nemoveblaĵentreprenisto. En 1940 Butler finis verki aŭtobiografion. En 1945, en la aĝo de 83 jaroj, kiam li estis preskaŭ tute blinda, li rezignis el ĉiuj postenoj, kiujn li okupis, kaj mortis du jarojn poste.

Malgraŭ liaj rimarkindaj plenumoj, multaj vidis Butler kiel aroganta figuro. Li kutimis memstare maldungi fakultatanojn de la universitato, kiujn li ne ŝatis, inter kiuj eĉ eminentaj fakuloj en sia fako. Lia estimo al la fakuloj de la fakultato de artoj en la universitato estis malalta kaj en 1903 li senigis ilin je la rajto voĉdoni kiel fakultatanoj en la akademio, movo kiu plue malbonigis liajn rilatojn kun ili.

Butler parolis kaj publikigis multajn artikolojn pri vasta gamo de temoj, de edukado ĝis mondpaco. Kvankam liaj artikoloj reflektas kleran kaj vastmensan homon, liaj publikaĵoj tendencis esti troigitaj kaj arogantaj. [5]

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti

  1. Henry F. Pringle, Publicist or Politician? The Outlook, 17a de Oktobro, 1928, pp. 971-973
  2. A Tribute to Grace Hoadley Dodge. Teachers College, Columbia University. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 16 March 2015.
  3. History of Horace Mann School. Horace Mann School. Arkivita el la originalo je 2007-07-12. Alirita November 21, 2007. Arkivigite je 2007-07-12 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Edwin McDowell, Publishing: Pulitzer Controversies. New York Times - Books, May 11, 1984
  5. Dorothy Dunbar Bromley, Nicholas Murray Butler. The American Mercury, March 1935, pp. 286-298