Nick Romeo Reimann

germana aktoro

Nick Romeo Reimann (naskiĝis la 14-an de januaro 1998 en Munkeno) estas germana aktoro, kiu aktoras ekde la infana aĝo de sep jaroj.

Nick Romeo Reimann
12-jara en 2010
12-jara en 2010
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1998 (1998-01-14) (26-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo aktoromodelo • filmaktoro • voĉaktoro
TTT
Retejo http://www.nick-romeo-reimann.de/
vdr
Nick Romeo Reimann jen 8-jara en 2006

Post kiam li en 2005 aktoris por du filmetaj varbaĵoj, li en 2006 konatiĝis per sia rolo de la knabo „Nerv“ en la germanlingva kineja filmo Die Wilden Kerle 3 - Die Attacke der Biestigen Biester pri grupo da futbalemaj infanoj, kiuj al sia grupo donis la nomon "die wilden Kerle", do "la sovaĝuloj". En la kvara filmo el tiu serio, publikigita en 2007 sub la nomo Die Wilden Kerle 4 - Der Angriff der Silberlichten li videblis en la sama rolo, samkiel en la kvina filmo de la serio, DWK 5 – Die Wilden Kerle: Hinter dem Horizont, kiu publikiĝis en 2008. En la nova filma adapto de la infana romano "Vorstadtkrokodile" de la verkisto Max von der Grün, en kiu li havas la viran ĉefrolon, li kineje videblis en 2009, kaj en la sekvaĵoj Vorstadtkrokodile 2 de 2010 kaj Vorstadtkrokodile 3 de 2011.

En intervjuo el la jaro 2006 li nomis la usonan aktoron Johnny Depp kiel rola modelo.[1] En 2007 Nick Romeo Reimann nomumiĝis por la premio Undine kiel plej bona junula aktoro en kineja filmo.

En printempo 2009 li voĉregistris la infanlibran serion "Diary of a Wimpy Kid" ("taglibro de timema infano") de la usona verkisto Jeff Kinney kaj de tiam estas la germanlingva voĉo de la knaba figuro Greg, la centra rolo de la libraro.

Filmaro redakti

Notoj redakti

  1. intervjuo el la jaro 2006 (germane, retarkive). Arkivita el la originalo je 2007-10-08. Alirita 2007-10-08.

Eksteraj ligiloj redakti