Louis Nicolas Flobert (n. en 1818 en Parizo - m. en 1894 en Parizo, estis franca armil-fabrikisto kaj -vendisto.

Nicolas Flobert havis la ideon aldoni kapsulon de fulminato kaj plumberojn en metala kartoĉo. Tio estis la prototipo de la moderna kartoĉo. Li ne imagis la postan gravecon de tiu eltrovaĵo. Karabenoj Flobert de kalibro 5,5mm estis konataj en la foiraj pafstandoj.

Interna ligilo (franclingva) : http://fr.wikipedia.org/wiki/.22_Long_Rifle

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.