Nicole FONTAINE [niKOL fonTEN] (16-a de januaro 1942 - 17-a de majo 2018) estis franca politikisto kaj membro de la Eŭropa Parlamento. Jam de 1984 ŝi estis unu el ties vicprezidantoj. Ŝi estis ano de la Eŭropa Popola Partio.

Nicole Fontaine
Persona informo
Nicole Fontaine
Naskonomo Nicole Claude Marie Garnier
Naskiĝo 16-an de januaro 1942 (1942-01-16)
en Grainville-Ymauville
Morto 17-an de majo 2018 (2018-05-17) (76-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Universitato de Rueno • Pariza Fakultato de Juro vd
Partio Unuiĝo por Popola MovadoUnuiĝo por la Franca Demokratio vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De 1999 ĝis januaro 2002 ŝi estis prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Je tiu tempo ŝin anstataŭis Pat Cox de la Eŭropa Liberala, Demokratia kaj Reforma Partio, kiel antaŭe interkonsentite inter tiuj du partioj. En 2001, ŝi gajnis premion (nur akceciton) de la "carpette anglaise" pri ŝia malmodera uzado de la angla lingvo en la Eŭropa Parlamento.

De junio 2002 ĝis marto 2004 ŝi estis asociita ministro pri industrio en la franca ministerio pri ekonomio, financoj kaj industrio.

kun Jacques Chirac en decembro 2000


Antaŭe:Prezidanto de la Eŭropa ParlamentoPoste:
José Maria Gil-Robles19992002Pat Cox