Niederstocken

komunumo de Svislando

Niederstocken estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al distrikto Suba Simme-Valo. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Thun. Ĝi havis 267 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Niederstocken
Blazono de Niederstocken
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Suba Simme-Valo
Koordinatoj  46° 42′ 0″ N 7° 35′ 0″ O / 46.70000 °N, 7.58333 °O / 46.70000; 7.58333 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 0″ N 7° 35′ 0″ O / 46.70000 °N, 7.58333 °O / 46.70000; 7.58333 (mapo)
Areo 5,5 km²
Alteco 634 m super marnivelo
Poŝtkodo 3632
Komunumkodo 0764
Mapo de Niederstocken
vdr

Geografio redakti

Niederstocken situas en la Stocken-Valo sude de la urbo Thun en Berna Oberlando.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Niederstocken limas en nordo al Höfen ĉe Thun, en oriento al Reutigen, en sudo al Erlenbach en Simme-Valo, kaj en okcidento al Oberstocken.

Trafiko redakti

Niederstocken situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per buslinio al Thun.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Niederstocken datiĝas el la jaro 1351 kiel Stogken.

1988 la komunumoj Niederstocken kaj Oberstocken sensukcese negocis pri kunfandiĝo.

Ĝis la 31-a de decembro 2009 Niederstocken apartenis al la distrikto Supra Simme-Valo. Okaze de la reformo de la malcentra adiministracio de Kantono Berno la komunumo kun efiko de la 1-a de januaro 2010 estis atribuita al la nova administra distrikto Thun.

Eksteraj ligiloj redakti