Niedertrebra

komunumo en Turingio, Germanio

Niedertrebra estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Weimarer Land de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 749 loĝantojn.

Niedertrebra
Blazono
Niedertrebra (Germanio)
Niedertrebra (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Weimarer Land
Komunumaro administrata en Bad Sulza
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036461
Poŝtkodo 99518
Aŭtomobila kodo AP
Oficiala Municipokodo 16071064
Politiko
Komunumestro Martin Tremel
Adreso de la administrejo Dorfstr. 19
Demografio
Loĝantaro 749 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 4′ N, 11° 35′ O (mapo)51.0711.584722222222Koordinatoj: 51° 4′ N, 11° 35′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 138 m
Areo 8,98 km²
Oficiala retejo http://www.bad-sulza.de
vdr

Situo redakti

Niedertrebra estas vilaĝo ĉe Ilm-bordoj kaj en la Turingia Baseno. La fervojlinio inter Halle (Saale) kaj Bebra kondukas tra la vilaĝo; trafike la domaro bone proviatas en ĉiuj direktoj. Partnera komunumo estas Burk en Bavario.

Historio redakti

 
Kirko
 
Iama kavalirbieno

Je la komenco de la 9-a jarcento menciitis unuafoje Treba en registro de arkiepiskopo Lull kun la nomo Dribure. En la direkto de Pfuhlsborn estis falpordego. Ĉe Torberg estis pordego fermota vespere; pli sobe troviĝis barilo. Ĉe ĉiuj tri limejoj oni devis pagi doganon. En 1976 oni festis la datrevenon 1100-an. En 1987 la Ilm-ponto aĝis 1111 jarojn.

Thriburi estis remparita vilaĝo kun ĉirkaŭfortikaĵo. Krom kampara kaj metia ekzistis ankaŭ kavalira bieno tie. Ĝin posedis ĝis la 14-a jarcento la Schenk-oj de Trebra, el flanka linio de la Schenk-oj de Vargula. Sekve ĝi troviĝis ene de la Regadujo Tautenburg.[1] La tautenburgaj Schenk-oj posedis la ujon de Tautenburg ekde 1345 kiel feŭdaĵon de la Dinastio Wettin kaj post la Kontrakto de Leipzig (1485) kiel feŭdaĵon de la Albertidoj. Post la Kontrakto de Wittenberg (1547) la albertida Elektoprinclando Saksio estis nova feŭdanto; la saksioj akiris post la morto de la lasta turingia Schenk-o de Tautenburg en 1640 la areon tautenburgan kun Frauenprießnitz kaj Niedertrebra. Per la teritorio tautenburga feŭditis fare de la princelektisto la senjoroj de Werthern, Döring kaj Taube.[2] En 1652 formitis el la aŭtomate transdonita feŭdaĵo la princelektista Administradujo Tautenburg. Kiam ĝi aljuĝitis en 1657 al la albertida flanklinia Princujo Saksio-Zeitz oni kompense donis al la nobelaj enfeŭdigitoj alimaniere. Duko Maŭrico (Saksio-Zeitz) vendis Niedertrebra en 1677 al grafo de Erffa, per kio la komunumo havis estontecon diversan ol la Administradujo Tautenburg. La kavalirbieno Niedertrebra (nome Baumbach) venis en 1710 al la Senjoroj de Bodenhausen, kiuj posedantis ĝis 1809.[3] Fajrego en al 18-a jarcento detruis naŭ domojn.

Niedertrebra apartenis ĉ. 1790 kiel eksklavo al la saksia Administradujo de Eckartsberga.[4] Nur la suvereneco pri du liberaj bienoj en Niedertrebra kuŝis en la manoj de la ernestida Administradujo Saksio-Vajmaro.[5] Apartenis al Niedertrebra la komunumo Escherode kiu dum la Tridekjara milito brulkonsumiĝis kvazaŭ komplete. Rekonstruo iĝis nur post 1945.[6] Inverse la loko inter Escherode kaj Darnstedt detruite ne plu rekonstruitis.

Post la malsukcesa Batalo de Jena–Auerstedt la prusia trezorkesto ĵetitis en la lageton vilaĝan. La komunumo poste informis la saksian reĝon pri la trovitaĵo.[7] Post la Viena kongreso Administradujo Eckartsberga ceditis al Prusio kaj malaperis. Sed Niedertrebra separitis de ĝi kaj donitis al la Grandduklando Saksio-Vajmaro-Eisenach, Administradujo Roßla.[8][9] La kavalirbieno apartenis post 1819 al la havaĵaro de la senjoroj de Bauchspieß kaj inter 1829 kaj 1846 de la senjoroj de Schröpfer. Ĉ. en 1926 la senjoroj de Baumbach posedantis. Inter 1850 kaj 1918 la komunumo Niedertrebra partis ĉe Distrikto Vajmaro II (ekde 1868: Administra distrikto de Apolda) ene de la Granddukujo Saksio-Vajmaro-Eisenach.[10]

Meze aprilo 1945 Niedertrebra liberigitis fare de usonaj trupoj; je la komenco de julio ĝin okupis la Ruĝa Armeo. Ekde 1949 ĝi apartenis al Germana Demokratia Respubliko.

Gefiloj redakti

Vidindaĵoj redakti

  • vilaĝa kirko kun bela, mezepoka altaro skulptita
  • monumento kun la nomoj de 65 viktimoj el la tempo de la Dua mondmilito kaj de stalinismo (antaŭ la preĝejo)
  • monumento por falintaj soldatoj de la Unua mondmilito
  • paroĥejo historia kun flankaj ejoj
  • fontano nomita por Paul Gerhardt sub arboj antaŭ la paroĥejo
  • iama kavalirbieno (nun oldulejo)
  • izatidŝtono en Darnstedt
  • kirko en la kvartalo Darnstedt

Notoj redakti

  1. Anton Friedrich Büsching: Neue Erdbeschreibung. Theil 3, Band 2: welcher den schwäbischen, bayerischen, fränkischen und obersächsischen Kreis enthält. Sesa eldono. Bohn, Hamburg 1778, p. 707. kaj p. 817.
  2. Dankegott Immanuel Merkel: Erdbeschreibung des Königreiches Sachsen. Band 8. 3. Auflage. Grosentheils nach handschriftlichen Quellen ganz umgearbeitet von Karl August Engelhardt. Barth, Dresden 1811, p. 169-170
  3. Niedertrebra en la kastela arĥivo Arkivigite je 2015-02-07 per la retarkivo Wayback Machine.
  4. Karlheinz Blaschke, Uwe Ulrich Jäschke: Kursächsischer Ämteratlas 1790. Gumnior, Chemnitz 2009, ISBN 978-3-937386-14-0, p. 30-31
  5. Staats-Handbuch des Großherzogthums Sachsen-Weimar-Eisenach. 1827, p. 141-142[rompita ligilo]
  6. Niedertrebra sur la hejmpaĝo de Bad Sulza.
  7. Günter Steiger: Die Schlacht bei Jena und Auerstedt 1806. Dua eldono. Gerhard Seichter, Rudolstadt 1994, ISBN 3-930702-00-2, p. 57.
  8. Johann Ludwig Klüber: Staatsarchiv des teutschen Bundes. Band 1, Heft 2. J. J. Palm und Ernst Enke, Erlangen 1816, p. 373.
  9. Geographische Übersicht der Sachsen-Ernestinischen, Schwarzburgischen, Reussischen und der anliegenden Lande. Perthes, Gotha 1826, p. 55-56
  10. Niedertrebra ene de la komunumara listo 1900.

Eksteraj ligiloj redakti