Niels Lund Chrestensen

Niels Lund CHRESTENSEN (naskiĝinta Christensen[1] la 8-an de junio 1840 en Randlev en Jutlando kiel plej aĝa filo de kamparano, mortinta la 21-an de januaro 1914 en Erfurto) estis dana ĝardenista helpanto, kiu en la tria jaro post sia alveno en Erfurto fondis la ĝis hodiaŭ ekzistantan entreprenon semaĵkultivadan kaj hortikulturan N.L. Chrestensen. Origine ĝi estis plantkulturejo arta kaj komerca. En Danujo li estis trejniĝinta ekde la aĝo de 19 jaroj kiel ĝardenisto en Arhuzo ĉe la entrepreno de Chr. Jensen.

Niels Lund Chrestensen
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1840 (1840-06-08)
Morto 21-an de januaro 1914 (1914-01-21) (73-jaraĝa)
en Erfurto
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo ĝardenisto
vdr

Kariero en Germanlando redakti

En Erfurto - la ekonomia situacio en Danujo tiam ne bonis - li komence ne nur ekde 1865 laboris kiel helpanto - ĉe Schierlitz & Moschkowitz kaj ĉe Born (ekde 1862)- sed ankaŭ ekkonis sian edzinon, la bukedistinon Auguste Kujawa (nupto en 1870). En 1865 li furoris per siaj ideoj okaze de la Unua tutgermana hortikulturekspozicio en Erfurto.

Lia unua magazeno ankaŭ precipe estas pri floraj kaj koronaj bukedoj. Danke al sekigtraktado de floroj, kiun li mem elpensis, li povis doni pli longan freŝecon al la floroj Baldaŭ li iĝis numero unu koncerne la kreon de belaj bukedoj: ofte li miksis materialon malnaturan en naturan (ekz. t.n. Makart-bukedoj) aŭ interkoneksigis floraĵoj kun bildoj. En 1874 li kunigis magazenon sian kun ĝardenentrepreno artista-komercada, korbplektejo kaj ekkomercis per semoj kaj sekaj floroj. Li ankaŭ eldonis katalogon kiu enhavis ĝis 20.000 artikloj. Eksportado fariĝis ankaŭ ĝis Ameriko kaj Britio.

Honoroj redakti

Por siaj meritoj li nomumitis liveranto de la aŭstria kortego (germane: K.u.k. Hoflieferant).

Fonto redakti

Schalt, Wilhelm, "Chrestensen, Niels Lund", ĉe: Neue Deutsche Biographie 3 (1957), p. 215 (tie ĉi interrete)

Notoj redakti

  1. La aliskribmaniero ŝuldas al oficistoj maldiligentaj okaze de la faro de dokumentoj.

Eksteraj ligiloj redakti