Nifologio

studo pri nifoj

Nifologio estas la agado kiu esploras Nifo-raportojn kaj klopodas doni eksplikojn. La nifologio estas de la universitata mondo multfoje konsiderata kiel pseŭdoscienco, ĉar ĝi ne sukcesas disvolvi uniforman kaj objektivan esplormetodologion kiel kutima en la scienco.

Artista prezentado de Nifoj

Karakteriza por tio estas ke en la nifologio ekzistas diverĝaj tendencoj. Kelkaj nifologoj supozas ke nifoj estas stiritaj de eksterteranoj. Aliuloj supozas ke nifoj estas ankoraŭ ne klarigitaj naturfenomenoj en la tera atmosfero. Ankoraŭ aliuloj sugestas la eblecon ke nifoj estas manifestiĝo de realeco kiu superas nian komprenpovon.

Krom tio estas klare ke multaj trompistoj aktivas en la mondo kiu okupas sin per nifoj. Tio komplikas la laboron de homoj kiuj serioze deziras okupi sin pri nifoj, ĉar la esplorkampo pro tio malsereniĝas.

Eksteraj ligiloj redakti