Nigra-arbara ĉerizkuko

krema torto

Nigra-arbara ĉerizkuko - germane Schwarzwälder Kirschtorte (en Svislando Schwarzwäldertorte) estas krema torto, kiu ekde la 1930-aj jaroj disvastiĝis unue en Germanio kaj tra la jardekoj iĝis la plej populara germania torto. La esencaj komponaĵoj estas du tavoloj de ĉokoladaj spongokukoj gustigitaj per ĉerizobrando, aroma konfitaĵo el erigitaj ĉerizoj inter la tavoloj, batita kremo, kaj supre kiel ornamo sukerigitaj plenaj ĉerizoj, ankoraŭ pli da batita kremo kaj raspita ĉokolado.

Nigra-arbara ĉerizkuko

Aparte la ĉerizobrando devenas el la suda Nigra Arbaro, kio estas unu el pluraj eblaj klarigoj kial la kuko ricevis ĝuste tiun nomon. Unue bakisto devena el suda Virtembergo, ne malproksime de la Nigra Arbaro, en sia kafejo en la banurbo Bad Godesberg en 1915 prezentis torton je la nomo "Nigra-arbara ĉerizkuko" el ĉerizoj, batita kremo kaj ĉokolado, sed ankoraŭ sen spongokuko, kaj 1930 en la universitato Tübingen en centra Virtembergo, ankaŭ ne malproksime de la Nigra Arbaro, alia bakisto en sia kafejo prezentis iom alian "Nigra-arbaran ĉerizkukon" el ĉerizoj, batita kremo kaj ĉokolado...

tranĉaĵo da Nigra-arbara ĉerizkuko

En 1934 la recepto unuafoje publikiĝis, sed ĝis la jaro 1949 nur malmultaj grandaj kafejoj en iuj grandurboj povis produkti la torton, ĉar por konservado eĉ por mallonga tempo nepre bezonatis elektra fridujo, kiun ĝis la jaro 1949 nur malmultaj bakejoj kaj kafejoj havis, praktike neniuj privataj hejmoj. Post tio, tamen, ĝia populareco rapide disvolviĝis. Jam fine de la 1950-aj jaroj ĝi estis kaj daŭre estas la plej fama kaj populara kuko en Germanio kaj estas konata preskaŭ tutmonde.