Nigra Kaldrono, Make-ta-vatah, ankaŭ MotavatoMokstaveto (naskiĝis ĉirkaus 1803 ĉe la Nigraj Montetoj en Suda Dakoto; mortis la 27-an de novembro 1868) estis ĉefo de la sudaj Ĉejenoj. La 18-an de februaro 1861 li subskribis kun aliaj indianoj la kontrakton de Fort Wise, la 14-an de oktobro 1865 tiun de Little Arkansas kaj la 16-an de oktobro 1867 tiun de Medicine Lodge Creek.

Nigra Kaldrono
Persona informo
Mo'ôhtávetoo'o
Naskiĝo 1-an de januaro 1803 (1803-01-01)
en Nigraj Montetoj
Morto 27-an de novembro 1868 (1868-11-27) (65-jaraĝa)
Mortis pro hommortigo vd
Etno Ĉejenoj vd
Ŝtataneco ĈejenojUsono vd
Profesio
Okupo gentestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kune kun Monaĥa Urso li vizitis en 1863 la prezidenton Abraham Lincoln en Vaŝingtono. La 29-an de novembro 1864 Kolonelo Chivington kaj la kolorada milico, la regimentoj de la 1-a kaj 3-a kolorada kavalerio kaj la 1-a nov-meksika volontula milico atakis la tendvilaĝon de Nigra Kaldrono kaj Blanka Antilopo ĉe Sand Creek, inter la nunaj urbetoj First View kaj Brandon, Kiowa County, Kolorado. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj estis murdigitaj, inter ili la ĉefo Blanka Antilopo. Nigra Kaldrono sukcesis eskapi.

Li mortis la 27-an de novembro 1868 dum alia atako de blankuloj al sia tendaro, ĉifoje ĉe la rivero Washita, Roger Mills County, Oklahomo. Al tiu atako gvidis George Armstrong Custer la 7-an kavaleriregimenton. Nigra Kaldrono mortis kune kun 101 ĉejenoj, la plejmultaj estis virinoj kaj infanoj.

Jen vortoj, kiujn li plurfoje diris al blankuloj, kaj kiuj ŝvebas kiel tombsurskribaĵo en la malvarmega aero super la rivero Washita:

"Ĉu ja okazis maljustaĵo al mi,
tamen vivas espero en mi.
Ĉiuj miaj indianaj amikoj hezitas.
Ili timas veni ĉi tien.
Ili timas perfidon,
kiel estis perfidataj mi."

Vidu ankaŭ redakti