Nigra Kanjono de Kolorado

La Nigra Kanjono de Kolorado estas la kanjono de la rivero Kolorado kie estis konstruita la Akvobaraĵo Hoover. La kanjono estas situanta ĉe la rivero Kolorado ĉe la subŝtata limo inter Nevado kaj Arizono. La okcidenta muro de la gorĝo estas en la montoj Eldorado, kaj la orienta muro estas en la Nigraj Montoj de Arizono. La kanjono formiĝis antaŭ ĉirkaŭ 15 milionoj da jaroj dum la leviĝo de la Mioceno.[1] La Nigra Kanjono ricevas sian nomon el la nigraj vulkanaj rokoj kiuj troviĝas tra la tuta areo.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Black Canyon Wilderness Area Information on Black Canyon and its natural history.