La Nigra branto, Nigra bernikloPacifika branto, Branta bernicla nigricans, estas subspecio de la Berniklo kiu reproduktiĝas en Alasko kaj vintras en Baja California.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra branto
Nigra branto
Nigra branto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Branta
Specio: B. bernicla nigricans
Branta bernicla nigricans
(Lawrence, 1846)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Blue vintrejo, ruĝa somerejo kaj reproduktado
Blue vintrejo, ruĝa somerejo kaj reproduktado
Blue vintrejo, ruĝa somerejo kaj reproduktado
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Nigra branto

La Nigra branto aspektas nigrecbruna kaj blanka. Tiu formo estas tre kontraste nigrablanka birdo, kun uniforme malhelnigrecbruna dorso, similkoloraj subaj partoj (kun malhela koloro etende pleje ĉe la dorso inter la tri formoj) kaj elstara blanka flankomakulo; ĝi havas ankaŭ pli grandajn blankajn kolmakulojn, formante preskaŭ kompletan kolumon. Ili reproduktiĝas en nordokcidenta Kanado, Alasko kaj orienta Siberio, kaj vintras ĉefe en okcidenta marbordo de Nordameriko el suda Alasko al Kalifornio, sed ankaŭ kelkaj en orienta Azio, ĉefe en Japanio.

La aziaj populacioj de la Nigra branto estis iam konsiderataj separata subspecio orientalis baze sur pli palaj supraj partoj; tamen, ĝi estas ĝenerale nune konsiderata ke tio ne ĝustas.

Estas ĉirkaŭkalkule 115,000 Nigraj brantoj en la mondo kaj el ili ĉirkaŭ 14,000 estas ĉasataj ĉiujare fare de ĉasistoj. Ankaŭ ovopredado fare de vulpoj estas gravaj tialoj de malpliiĝo kaj tiele, en 2006, Usono komencis 5jaran vulpoforigan programon. La populacio estis tiom alta kiom ĝis 200,000; en 1981; kaj tiom malalta kiom ĝis 100,000; en 1987.[1]

Referencoj redakti

  • Richard Millington (1997) Separation of Black Brant, Dark-bellied Brent Goose and Pale-bellied Brent Goose Birding World 10(1):11–15; an identification paper
  • Syroechkovski, E. E., C. Zöckler kaj E.Lappo (1998) Status of Brent Goose in northwest Yakutia British Birds 93(2):94–97; tiu artikolo asertas ke la Nigra branto kaj la Malhelventra berniklo estis interreproduktantaj etende en la rusia Arkto
  • George Sangster (2000) Taxonomic status of bernicla and nigricans Brent Goose British Birds 91(12):565–572; kritika revizio de la antaŭe menciitaj asertoj de Syroechkovski et al.
  • Bloomfield, Andrew and James McCallum (2001) Changing fortunes of the Black Brant Birding World 14(2):66–68.
  • Martin, John (2002) From the Rarities Committee's files: Unusual Brent Geese in Norfolk and Hampshire British Birds 95(3):129–136; tiu artikolo studas du berniklojn, vidatajn en Norfolk kaj Hampshire en 1998/99, kiuj montris iomajn sed ne ĉiujn karakterojn de la Nigra branto; fotoj de ambaŭ akompanas la artikolon
  • Wynn, Russell (2002) Brants – the hybrid problem Birdwatch 118:16–18; studo pri eblaj hibridoj en Hampshire
  • Black Brant Geese, an indicator of wildlife sustainability in the Georgia Basin Arkivigite je 2006-09-28 per la retarkivo Wayback Machine Environment Canada. Konsultita la 10an de oktobro 2006