Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Nigra Cervo.

La nigra cervo aŭ nigra muntjako (munĝako) (Muntiacus crinifrons) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj vivas en Ĝeĝjang-provinco de Ĉinio. Laŭ la historiaj notoj, ĝi iam vivis ankaŭ en la aliaj provincoj Gŭangdongo kaj Junano. Ĝi estas speco de malgranda cervo, kiu longas 120 cm, altas 50-60 cm, kun vosto 20 cm longa kaj kornoj 6,5 cm longaj. Ĝiaj haroj estas brunnigraj, sed tiuj ĉe la kolo kaj la antaŭaj ŝultroj estas malhelbrunaj. Ĝia frunto surhavas tufon da longaj haroj. Ĝia vosto estas pli longa ol tiuj de la aliaj cervoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra cervo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Cervedoj Cervidae
Subfamilio: Muntiacinae
Genro: Muntiacus
Specio: M. crinifrons
Muntiacus crinifrons
(Sclater, 1885)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La priskriba materialo pri la nigra cervo estas tre malmulta. En la tuta mondo oni trovis gin nur en Ĉinio, kaj tial ĝi ekzistas probable nur en Ĉinio. En la pasinteco oni kaptis nur tri tiajn cervojn: unu en 1885, alian en 1886 kaj la trian en 1920, ĉiujn en Ningbo, regiono de Ĝeĝjang-provinco. La ĉinaj zooj neniam montris tiajn bestojn. Oni ankoraŭ ne klare scias pri iliaj dislokiĝo kaj nombro. Laŭ la trajtoj de ĝiaj korpo kaj kranio oni konstatis, ke ĝiaj vivkutimoj similas al tiuj de la aliaj cervoj. La nigra cervo estas la plej granda el la cervedoj. Ĝi similas al la hartufa cervo (Elaphodus cephalophus) kaj havas ankaŭ tufharojn. Ĉar ankaŭ la hartufan cervon oni trovas en Ĝeĝjang-provinco, oni ofte prenas ĝin por nigra cervo. Fakte inter ili ekzistas iuj diferencoj: la kornoj de la maskla nigra cervo estas pli grandaj ol tiuj de la maskla harkresta cervo, kaj ili havas po unu branĉeto. La kornoj de harkresta cervo tamen ne disbranĉiĝas. Ili estas tre malgrandaj, iam eĉ ne videblaj en krestharoj. Krome, la nigra cervo havas blankajn harojn ĉe la krurradikoj apud la hufoj, dum la harkresta cervo havas blankajn makulojn ĉe la dorsflankoj de la orelpintoj.