Nigra herbejo (ĉeĥe: Černá louka) estas ostrava ekspoziciejo troviĝanta en urbocentro proksime de Teatro de Antonín Dvořák kaj Sileziaostrava burgo. La areo estas 6 ha, la suma kovrita ekspozicieja areo estas 9300 m². Dominaĵo estas pavilono A, kiu estas kreita de origina historia konstruaĵo el la jaro 1960 kaj nova plurcela ĉambrego kun subtera parkumejo. La areo flue ŝanĝiĝas en parkan zonon kaj ĝi servas samtempe kiel loko por ripozi. Stabile ĉi tie havas sidejon kelkaj vendejoj, muzikaj kluboj aŭ marakvario. Eratikaj ŝtonegoj troviĝantaj en la areo estas pruvaĵo de kontinenta glaciigo de skandinavia deveno sur ostrava teritorio en kvaternaro. Temas pri ŝirmata natura kreitaĵo plenumanta ornaman funkcion.

Nigra herbejo
ĉeĥe: Černá louka
ekspoziciejo
Konferencieja centro
Oficiala nomo: Černá louka
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Parto de Moravia Ostrava
Situo Nigra herbejo
 - koordinatoj 49° 50′ 00″ N 18° 17′ 34″ O / 49.83333 °N, 18.29278 °O / 49.83333; 18.29278 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Černá louka Exhibition Centre
Retpaĝo: www.cerna-louka.cz
Portalo pri Ostrava

Historio redakti

La nigra herbejo estis ĝis la jaro proksimume 1870 tute sensignifa loko en la centro de Moravia Ostrava. Sed iam de tiu ĉi jaro oni ĉi tien komencis veturigi forfalaĵojn el gisejoj Centrálka kaj Karolina. Origine oni surveturigis la ŝutmonton helpe de mallarĝtraka vojo, sed en 1911 ĝi estis jam tiom granda, ke devis esti uzita telfero. En 1917 la ŝutmonto kun kelkaj pintoj havis altecon 25 m, ĝi prenis areon preskaŭ 5 hektaroj kaj metite estis ĉi tie pli ol 700 000 m³ terrubaĵo.

Problemo de "ostravaj Alpoj", kiel la loĝantoj de la urbo alinomis la ŝutmoton, komenciĝis solvi post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio. Vítkovické horní a hutní těžířstvo aĉetis fiŝlagojn en Hrušov kaj komencis plenŝutigi ilin per enhavo de la ŝutmonto. Sed kiel baldaŭ montriĝis, la fiŝlagoj enprenis sole 15 % da enhavo de la ŝutmonto. Enkadre de almenaŭ parta estetigo estis sur la ŝutmonto enplantitaj robinioj, sed kiel estis atendeble, ili ekkreskis sole en la suba parto de la ŝutmonto, dum sur la montopinto ili sekiĝis. Multe pli grandan sukceson havis giganta onda fervojo nomita Tivoli, kaj kvankam post veturo sur ĝi la vizitinto estis tre "fulgigita" de ĉieestanta polvo, ĝi fariĝis ŝatata allogaĵo de la ostravanoj.

Radikala ŝanĝo okazis nur en la jaro 1935, kiam ŝtataj fervojoj komencis konstrui novajn fervojojn kaj ekkonstatis, ke tralasebla ŝutmontaĵo estas eminenta materialo por fervojaj deklivoj. Origina postulo mil tunojn potage estis pli poste kelkoble superita. Kiel interesaĵon eblas noti, ke forveturigado de la ŝutmonto okazis ekskluzive permane, ĉar laŭ kalkuloj de fakuloj la homa laboro estis malpli kosta ol uzo de vapora fosmaŝino. Fascina estas poste fakto, ke 50 ĉi tie okupitaj laboristoj kapablis dum unu tago ŝargi preskaŭ kvar milojn da tunoj, do la tuta ŝutmonto malaperis en periodo de aŭgusto de 1935 ĝis oktobro de 1936.

La malplena loko estis surveturigita per teraĵo kaj unue eluzita kiel loko por cirkoj kaj amuzparkoj, poste ĉi tie estis konstruita la nuntempa ekspoziciejo.

Planoj en estontecon redakti

Sur la areo de la nuna ekspoziciejo investistoj ĝoje konstruus luksan rezidejan kvartalon kun vido al Ostravice. Sed iliaj planoj povas komplikigi parte danĝeraj materioj enhavita en la tero (post la forveturo de la ŝutmontaĵo en la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento kompreneble estis farata nenia ekologia resanado) kaj parte planoj de urbodomo de Moravia Ostrava kaj Přívoz por alikreigo de Fara ĝardeno (parto de Nigra herbejo) al naturangulo destinita por refreŝigado.

En Nigra herbejo eblas trovi redakti

Ligiloj redakti

Fontoj redakti

  • NAVRÁTIL, Boleslav. Čtyři velké proměny Černé louky, pátá se připravuje. Moravskoslezský deník, 2008-08-06, čís. 183, s. 2. ISSN 1213-5577.

Eksteraj ligiloj redakti