Nigra juglando

specio

Nigra juglando, Juglans nigra, aŭ orienta nigra juglando, estas specio de falfolia arbo de la familio de Juglandacoj, indiĝena en orienta Nordameriko. Ĝi kreskas ĉefe en ĉeriveraj zonoj, el suda Ontario, okcidenten al sudorienta Suda Dakoto, suden al Georgio, norda Florido kaj sudokcidente al centra Teksaso. Naturaj arboj en supra Otava Valo povus esti izolata indiĝena populacio aŭ derivita el plantitaj arboj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra juglando
Folioj kaj frukto
Folioj kaj frukto
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Juglandacoj Juglandaceae
Genro: Juglando Juglans
Specio: Reĝa juglando (Juglans nigra)
Juglans nigra
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Juglans nigra - MHNT

Nigra juglando estas grava arbo el ekonomia vidpunkto, ĉar ĝia ligno estas malhelbruna (kiel ĝia nomo sugestas) kaj facile prilaborebla. La fruktoj, nuksoj, estas rikoltataj pro sia speciala kaj alloga gusto. Ofte, tiuj juglandoj estas kultivataj kaj pro la ligno kaj pro la nuksoj samtempe kaj multaj kultivaroj estis disvolvitaj por plibonigi la kvaliton ĉu de nuksoj ĉu de lignoj. La nigra juglando estas nune sub premo de funga-skaraba kancero kiu okazigas malpliiĝon de juglandoj en kelkaj areoj. La nigra juglando estas ankaŭ alelopatia, kio signifas ke ĝi produktas kemiaĵojn el radikoj kaj aliaj histoj kiuj povas damaĝi aliajn organismojn kaj havigi al la arbo konkurencan avantaĝon; tio estas ofte nedezirebla ĉar povas malutili al ĝardenplantoj kaj herboj.

Priskribo redakti

  • Odoro.- Plej partoj de la arbo inklude foliojn, tigojn, kaj frukto-ŝelojn havas tre karakteran akran aŭ spicecan odoron. Tiu odoro tamen mankas ĉe la nukso mem.[1][2]
  • Trunko,. Ĝi altas 30 al 40 m. Ĉe arbara konkurenco, ĝi disvolviĝas altan kaj rektan trunkon. Kreskante en malferma areo, ĝi havas mallongan trunkon kaj larĝan kanopeon.[2]
  • Arboŝelo.- La ŝelo estas tipe griz-nigreca kaj tre markata per fajnaj faltoj kiuj havigas al ĝi la aspekton de diamantoforma modelo.[2]
  • Medolo.- La medolo de branĉetoj estas septoza kaj helbruna.[1]
  • Burĝonoj.- La burĝonoj estas pale silkecaj kaj kovritaj per lanugecaj haroj. La finaj burĝonoj estas ovoformaj, 8 mm longaj, iom pli longaj ol larĝaj, kaj la flankaj burĝonoj estas pli malgrandaj kaj supermetitaj.[2]
  • Folioj.- La folioj estas malsimplaj kaj alterne aranĝitaj sur la tigo. Ili estas 30 al 60 cm longaj, tipe sen fina foliero sed estas forta variado inter folioj. La folioj havas 15–23 folierojn, kaj la pli grandaj folieroj estas centre, 7 al 10 cm longaj kaj 2 al 3 cm larĝaj.[2] La folieroj havas rondoforman bazon kaj longan akran pinton kaj segildentan bordon.[3] La folioj estas malhelverdaj kaj tipe hararhavaj sube.
  • Folicikatro.- La folicikatro havas 3 elstarajn faskajn cikatrojn kaj havas noĉon ĉela flanko al la pinto de la branĉo (dista flanko).
  • Floroj.- La nigra juglando estas duseksa. La masklaj (stameno) floroj estas en pendantaj amentoj 8 al 10 cm longaj. Tiuj aperas el la akzelaj burĝonoj kiuj kreskis la antaŭan jaron. La inaj (pistilo) floroj estas finlike, laŭ aroj de 2 al 5 de tiuj kiuj kreskis la antaŭan jaron.[4]
 
Nukso.
  • Frukto.- La fruktoj maturiĝas aŭtune en nuksoj kiuj estas brunec-verdaj, duonkarnaj ekstere kiuj enhavas brunan, undohavan kernon. La tuta frukto, inklude la ŝelon, falas en oktobro aŭ novembro; la semo estas relative malgranda kaj tre malmola.
  •  
    Juglans nigra - Nukso.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Peterson, George A. Petrides ; illustrations by George A. Petrides, Roger Tory. (1986) A field guide to trees and shrubs : northeastern and north-central United States and southeastern and south-central Canada, 2‑a eldono, Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-13651-2.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Dirr, Michael A. (1990) Manual of woody landscape plants., 4‑a eldono, Champaign, Illinois: Stipes Publishing Company. ISBN 0-87563-344-7.
  3. Rhoads, Ann. The Plants of Pennsylvania, 2‑a eldono, Philadelphia Pa: University of Pennsylvania press. ISBN 978-0-8122-4003-0.
  4. Williams, Robert D. (1990). "Juglans nigra". In Burns, Russell M.; Honkala, Barbara H. Hardwoods. Silvics of North America. Washington, D.C.: United States Forest Service (USFS), United States Department of Agriculture (USDA). 2. Retrieved 2016-06-29 – via Northeastern Area State and Private Forestry (www.na.fs.fed.us). [1]