Nigra longovosta fazano

La Nigra longvosta fazano (Syrmaticus mikado) el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj vivas nur en la montregionoj de meza kaj orienta Tajvano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra longovosta fazano
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Syrmaticus
Specio: S. mikado
Syrmaticus mikado
Ogilvie-Grant, 1906
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado kaj habitato redakti

La Nigra longvosta fazano estas endemia de montaraj regionoj de Tajvano. Tiu specio okupas densajn arbustarojn, bambuejojn kaj herbejojn kun koniferoj en centra kaj suda Tajvano. La Nigraj longvostaj fazanoj vivas en la arbaroj de montoregionoj je 2,000-3,200 m. super la marnivelo aŭ en bambuaroj, inter rokaj krutaĵoj kaj maldensaj arboj sur sunaj montodeklivoj.

Statuso kaj konservado redakti

Estas kelkaj nigraj longovostaj fazanoj breditaj en kaptiteco, sed estas nur ĉirkaŭ 10.000 individuoj en naturo, ĉefe en la Nacia Parko Juŝano. Troa ĉaspremo estis problemo en pasinteco, sed ĝi ne estas grava minaco nune. La nigra longovosta fazano estis taksata kiel preskaŭ minacata fare de la Ruĝa Listo de IUCN de minacataj specioj. Ĝi estis listita en la Apendico I (1) de CITES.

La vostoplumoj de la nigra longvosta fazano jam delonge estas uzataj kiel ornamaĵoj. Hodiaŭ pro homaj kaŭzoj, la birdoj sin trovas en danĝero esti pereigitaj. Ĉinaj kaj alilandaj zoologoj plurfoje apelaciis por savi tiun raran specion.

Aspekto redakti

 
 
Junulo el etno de la coŭoj tradicie ornamita per plumoj de nigra longvosta fazano

La tuta korpo de la virbirdo estas kovrita de plumoj brilantaj blupurpure, nur sur la longa vosto estas blankaj transversaj strioj. Ĝi estas tre bela kaj eleganta. La birdino estas multe malpli bela ol la virbirdo: ĝia korpo plejparte estas olivbruna, kun apenaŭ rimarkeblaj laŭlongaj strioj, la vosta plumaro sin prezentas bruna aŭ kaŝtana, kun makuloj nigrabrunaj. La birdo pezas 600-1,000 g, longas 53–88 cm (mezaveraĝe ĝis 70) kaj ĝia vosto longas 19–23 cm, dum la ino longas ĝis 47 cm. La postaj randoj de ĝiaj tarsoj estas kovritaj de okangulaj skvamecaj plumoj. Tio estas ĝia aparta trajto diferenciganta ĝin de ĉiuj aliaj fazanoj.

La longaj kaj rektaj brilaj vostoplumoj de tiu birdo estis uzataj de indiĝenoj de Tajvano kiel kapornamo. La tipa specimeno de tiu fazano enhavas du tiajn vostoplumojn akirita en 1906 de la kolektisto Walter Goodfellow el la kapornamo de unu el liaj portistoj.[1]

Kutimaro redakti

Ĝenerale, ili tranoktas sur arboj de norda montodeklivo kaj matene transflugas montkulminon por veni al la alia flanko de la monto. La birdo estas singardema kaj kaŝema. Renkontinte danĝeron ĝi forflugas. Se ĝi estas persekutata, ĝi ofte transflugas la montkulminon por reveni al sia tranoktejo sur rokoriĉa suna montodeklivo.

Tiuj fazanoj ofte aperas al malfermo dum malforta pluvo, kiam nebulo kaŝas ilin. Ili tendencas esti solemaj, ofte silentemaj, sed viglaj. Ili povas kutime toleri homojn kaj ĝis intervena distanco de 10–20 metroj eblas observi ilin. Kaze de ĝeno, ili malrapide kaj zorge serĉas ŝirmon en ĉirkaŭa vegetaĵaro, pli ol ekflugi for. Nur se la ĝeno pliiĝas ili flugas mallongajn distancojn, glite la montodeklivon. Maskloj estas teritoriemaj, kun teritorioj de 200–400 m de radiuso. Ili faras alvokojn ke, ke, ke dum luktado por partnerino aŭ teritorio.

Manĝo redakti

Ĝi serĉas kiel siajn manĝaĵojn en densaj arbustaroj aŭ bambuaroj pteridajn plantojn, foliojn, fruktojn, semojn, fragojn kaj ankaŭ insektojn sur sensuna montodeklivo, kie dense kreskas arboj, el kiuj plejparto estas cipresoj kaj kverkoj. Krome tie dense kreskas ankaŭ malaltaj bambuoj, rododendroj kaj aliaj. Ili manĝas piedire kiel kokoj, sur arbara grundo aŭ montaj vojoj, videble ĉefe dum pluvaj aŭ nebulaj tagoj.

Reproduktado redakti

 
Ovo de Syrmaticus mikado

Ĉiujare la birdoj pariĝas de marto ĝis majo kaj la reprodukta sezono pluas ĝis junio. Ili konstruas neston surtere per mortintaj branĉoj, falintaj folioj, seka herbo kaj plumoj en arbotruoj aŭ depresioj subrokaj kaj ĉiufoje kovas 3-10 kremokolorajn ovojn. La kovado daŭras 26 al 28 tagojn kaj respondecas pri tio nur la ino, same kiel por idozorgado. Junuloj kutime sendependiĝas post ses monatoj.

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Beebe (1990).

eferencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti