Nigra merkato estas kontraŭleĝa merkato sen vendimposta pago. Sur tia merkato estas vendataj maloftaj produktoj, aŭ tiaj, kiaj estis ŝtate prezfiksitaj aŭ pro alta imposto multekostaj. Nigra merkato ekzistas ankaŭ por malpermesitaj varoj kiel ekzemple drogoj, armiloj, homvendadoprostituo.

Amaso de 5,000 kontraŭleĝaj armiloj konfiskitaj fare de polico. La iloj estis amasigitaj por detrui ilin. Najrobio, Kenjo, 2015

Ekzemploj redakti

Post la Dua mondmilito nutraĵoj kaj ĉiutagaj varoj estis malfacile haveblaj. Oni povas aĉeti tiajn varojn nur kontraŭ nutraĵmarkoj kaj malaltkvante en vendejoj. Apud tiu leĝa merkato ekzistis kontraŭleĝa nigra merkato, kie ĉio aĉeteblis, sed je altegaj prezoj.

En la Germana Demokratia Respubliko nigra merkato ludis gravan rolon por aĉeti ekzemple privatajn aŭtojn.

Vidu ankaŭ redakti