Nigra nano

stela restaĵo

Nigra nano estas hipoteza malfrufazo de la stelevoluo. Nigraj nanoj estus la lasta stadio de la blankaj nanoj, kiam ties energio estos eluzita kaj la surfacotemperaturo tiom malaltiĝinta, ke ne plu forradiiĝos videbla lumo. Laŭ la reganta opinio en la astrofiziko, la universo ne ankoraŭ estas sufiĉe aĝa por produkti nigrajn nanojn.

Unu el scenarioj de fino de evoluo de nigraj nanoj estas ilia aliformiĝo al feraj steloj.