Nigra pigo

Birdo, mezgranda membro de la familio de Korvedoj

La Nigra pigoPlatismuro (Platysmurus leucopterus) estas birdo de la aziaj arbopigoj, mezgranda membro de la familio de Korvedoj kiu inkludas la korvojn kaj la garolojn. Ĝi estas monotipa, tio estas ununura specio en la genro Platysmurus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra pigo
Platismuro
Platismuro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Platysmurus
Specio: P. leucopterus
Platysmurus leucopterus
(Temminck, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri tre nigra korvedo, sed kun tre rimarkinda blanka marko en flugiloj, kio videblas eĉ ripoze kiel mezflanka strio kaj kio nomigas la specion en la scienca nomo P. leucopterus, kie el greka radikoj “leŭko” signifas “blanka” kaj “ptero” signifas “flugilo”. Krome la specio montras nigran kresteton en frunto, brilnigran bekon, tre ruĝajn irisojn, verdecan nuancon en kolo kaj ŝultrojn kaj verdecajn nuancojn en flugilplumoj kaj longa vosto.

Tiu orientalisa birdo troviĝas en Brunejo, Indonezio, Malajzio, Birmo, Singapuro kaj Tajlando. Ĝia natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj mangrovoj. La specio estas minacata pro habitatoperdo.

Fonto redakti