La Nigra sturno, Sturnus unicolor, estas paserina birdo de la genro de sturnoj plej tipa en familio de Sturnedoj. Ĝi estas proksime rilata al la ĉiea Eŭropa sturno, sed havas multe pli limigitan teritorion. La genro Sturnus ŝajne estas tre parafiletika kaj ŝajne estu disigita baldaŭ (Zuccon et al. 2006); tiu specio, kiel ties proksima parenco (kiu estas la tipa specio de Sturnus), retenus sian nunan klasadon tamen.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra sturno
Nigra sturno en vintro
Nigra sturno en vintro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Sturnus
Specio: 'S. unicolor'
Sturnus unicolor
(Temminck, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sturnus unicolor - MHNT

Tiu sturno estas loĝanta en Iberio, nordokcidenta Afriko, Sicilio, Sardinio kaj Korsiko. Ili ne migras.

Konfuzo kun aliaj specioj eblas nur vintre, kiam ankaŭ la migrantaj Eŭropaj sturnoj povas ĉeesti. Plenkreskaj maskloj de Eŭropa merlo estas facile distingeblaj per pli svelta korpoformo, pli longa vosto, kaj kutimaro (ili saltetas anstataŭ piediri kaj ne sondadas por manĝi per malfermaj bekoj). Plenkreskuloj de Nigra sturno havas pli malhelan, oleecan plumaron, kiu estas entute senpunkta printempe kaj somere. Temas pri tutnigra brile birdo. Ties kruroj estas brilrozecaj al brilflavecaj. La beko estas flava. Junuloj estas pli senkolore brunaj, kaj pli malhelaj ol junuloj de Eŭropa sturno.

Kiel la Eŭropa sturno, tiuj sturnoj piediras pli ol saltas kaj havas fortan rektan flugmanieron, kiam aspektas de triangulaj flugiloj kaj mallongaj vostoj. Temas pri bruema birdo, kaj bona imitanto; ties alvokoj estas similaj al la pli komunaj specioj, sed estas pli klaraj kaj altatonaj.

La Nigra sturno estas diversa kaj tolerema por elekto de habitatoj, kaj povas troviĝi en ĉiu ajn malferma medio el farmoj kaj arbaroj de olivarboj al homa loĝejo.

Kiel sia plej komuna parenco, ankaŭ tiuj birdoj estas ĉiomanĝantaj, kaj manĝas insektojn, rubaĵojn, berojn kaj malgrandajn amfibiojn. Tiu estas gregema specio, formante grandajn arojn vintre, kvankam ne de la enormaj grandoj de tiuj de la Eŭropa sturno.

Tiu estas trunestumanta specio kiel plej parto de sturnoj, kiu reproduktiĝas en arbotruoj, konstruaĵoj kaj en kliffendoj. La ino demetas kutime kvar ovojn.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51910, Sturnus unicolor, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Zuccon, Dario; Cibois, Anne; Pasquet, Eric & Ericson, Per G.P. (2006): Nuclear and mitochondrial sequence data reveal the major lineages of starlings, mynas and related taxa. Molecular Phylogenetics and Evolution 41(2): 333-344. COI:10.1016/j.ympev.2006.05.007 (HTML resumo)

Eksteraj ligiloj redakti