Nigrabrova kanbirdo

La Nigrabrova kanbirdo (Acrocephalus bistrigiceps) estas birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabrova kanbirdo
Nigrabrova kanbirdo
Nigrabrova kanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. bistrigiceps'
Acrocephalus bistrigiceps
(Swinhoe, 1860)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Japanio, Koreio, Laoso, Malajzio, Mongolio, Birmo, Nepalo, Filipinoj, Rusio, Singapuro, Tajvano, Tajlando kaj Vjetnamio.

Tiu specio havas karakteran aspekton kun tre markata kaj sufiĉe larĝa nigreca “brova” strio (kio nomigas la specion) super la hela al blanka ankaŭ larĝa kaj markata superokula strio; inter ambaŭflankaj nigrecaj brovoj la krono estas bruneca senstria kio pluas laŭ la nuko al la dorso; nur la flugiloj estas pli malhelbrunaj. El la okulo al la orelareo estas vizaĝa same grizbruneca areo sufiĉe kontrasta inter la blankecaj superokula strio kaj gorĝo, kiu siavice kontrastas kun la helaj subaj partoj kun helbruneca nuanco. La subpuga areo estas pli blankeca. La okulo montras blankan suban duonringon kaj en la beko la supra makzelo estas pli malhela.

La Nigrabrova kanbirdo estas simila kaj tre rilata al la pli komuna kaj disvastigata Kanbirdo. Tiu birdo pasas sian tempon manĝante surgrunde ene de neĝenitaj kareksejoj. Kiel ĉe multaj aliaj birdoj de humidejoj, necesas konservadon pro habitatodetruo de indiĝena marĉa vegetaĵaro kaj ties anstataŭo por rizkampoj kaj fiŝlagetoj.[1]

Notoj redakti

Referencoj redakti